Dainik Jugasankha [dainik jugaŝanka], ankaŭ transliterata Dainik Yugashankha, (bengale দৈনিক যুগশঙ্খ) estas taggazeto eldonata samtempe de Kolkato, Guvahati, Silĉar, Siliguri kaj Durgapur, en ŝtato Okcidenta Bengalio de Barato. Kun cirkulado de ĉirkaŭ 150 000 kopioj, ĝi estas inter la dek plej legataj ĵurnaloj en Asamio.[1]

Dainik Jugasankha
periodaĵo • gazeto
Speco Taggazeto

Lando  Barato
Establodato 1950

Retejo jugasankha.in
vdr

Historio redakti

La gazeton Dainik Jugasankha fondis Barta Bagirat Baidjanat Nat, aŭ Baidjanat Nat, en 1950, kaj ĝi estis eldonita de Silĉar. La ĵurnalo kreskiĝis dum la 21-a jarcento, kaj ekeldonis de Guvahati ekde 2000 kaj poste de Dibrugar en 2006. Meze de 2015, la eldono de Kolkato de Dainik Jugasankha estiĝis. En 2016, Jugasankha ekeldonis eldonon el Siliguri.[2][3] Ekde 2019, la eldono de Dibrugar fariĝis nur presata eldono kaj la eldono de Durgapur estiĝis.

Literatura premio redakti

La grupo Dainik Jugasankha starigis ĉiujaran literaturan premion por la bengala lingvo, nome Jugasankha Sahitya Puraskar, kiu estas priskribita kiel prestiĝa; ĝi komencis kun premioj por ĵurnalistoj en 2013.[4]

  • Literatura premio de 2014: Svarnali Bisvas Bataĉarĝi
  • Literatura premio de 2013: Atin Das, poeto kaj eksa redaktoro de Dainik Jugasankha[4]
  • Literatura premio de 2012: Uŝaranĝan Bataĉarĝi[5][6]
  • Literatura premio 2011: d-ro Topodir Bataĉarĝi, eksa vickanceliero de la Universitato de Asamio, Silĉar.
  • Literatura premio de 2010: Bikaŝ Sarkar[7]

Aliaj agadoj redakti

Dainik Jugasankha subtenas sportajn aktivecojn. La Premio Jugasankha financas la «Tasan Futbalan Turniron» (starigita en 2005) kaj la Premio de la rememoriga Trofeo de Baidyanath Nath financas la Kriketan Turniron (starigitan 2001). Ĉi tiuj estas du interlernejaj sportaj turniroj kiuj estas organizataj de DSA, Silĉar.

Referencoj redakti

  1. "IRS Q2 2011: Top 10 dailies in Assam", Best Media Info, 2011-10-04.
  2. Afsana Amin Khan Soma (2013-03-16) Newspapers of Barak Valley. Barak Valley Students & Youth Association. Arkivita el la originalo je 2013-04-14. Alirita 2013-04-02. Arkivigite je 2013-04-14 per Archive.today
  3. "Baidyanath Nath’s statue inaugurated", Assam Tribune (Barato), 2013-03-21. Kontrolita 2013-04-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-02. Alirita 2023-03-05.
  4. 4,0 4,1 "Journalists awarded", Sentinel Assam, 2013-03-24. Arkivigite je 2013-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
  5. "Usharanjan Bhattacharjee to receive Jugasankha Award", Assam Tribune (Barato), 2012-03-17. Kontrolita 2013-04-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-02. Alirita 2023-03-05.
  6. "Jugasankha Award presented", Assam Tribune (Barato), 2012-03-23. Kontrolita 2013-04-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-02. Alirita 2023-03-05.
  7. "Jugasankha Literary Award to Bikash Sarkar", Assam Tribune (Barato), 2010-03-24. Arkivigite je 2012-06-09 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligoj redakti