Daintree Pluvarbaro

La Daintree Pluvarbaro aŭ en angla Daintree Rainforest (strikte tropika sezona arbaro), estas regiono situa en la nordorienta marbordo de Kvinslando, Aŭstralio, norde de Mossman kaj Cairns. Kun ĉirkaŭ 1 200 km²,[1] Daintree estas la plej granda kontinua areo de tropika pluvarbaro en la Aŭstralia kontinento. Laŭlonge de la marborda linio norde de la Rivero Daintree, tropika arbaro kreskas ĝis la bordo de la maro.[2]

Daintree Pluvarbaro.
Daintree Pluvarbaro.

La areo estas nune ĉefe allogaĵo por turistoj. La Daintree Pluvarbaro enhavas 3% el la ranoj, reptiloj kaj marsupialaj specioj en Aŭstralio, kaj 90% el vespertoj kaj papilioj. Ĉirkaŭ 7% el birdospecioj de la lando povas troviĝi en tiu areo. Estas ankaŭ ĉirkaŭ 12 000 specioj de insektoj en tiu arbaro. Ĉiu tiu biodiverseco estas enhavata ene de areo kiu okupas nur ĝis 0.1% el la teramaso de Aŭstralio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Daintree Discovery Centre. About The Daintree: http://www.daintree-rec.com.au/daintree/ Arkivigite je 2014-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Russell, Rupert (1985) 'Where the Rainforest Meets the Reef - Our Last Paradise at Risk', Publikigita de Kevin Weldon & Australian Conservation Foundation; 1a eldono.

Eksteraj ligiloj redakti