Daisuke Enomoto

ENOMOTO Dajsuke aŭ karesnome Dice-K (japane: 榎本大輔; hepburne: Enomoto Daisuke, naskiĝis la 22-an de aprilo 1971) estas japana entreprenisto, kiu deziris iĝi la kvara tutmonda kaj la unua azia kosmoturisto.

Daisuke Enomoto
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1971 (1971-04-22) (53-jaraĝa)
en Matsudo
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Ryutsu Keizai University Kashiwa Senior High School
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenisto
vdr

Li trejniĝis en Stela Urbo (Moskvo, Rusio) por lanĉo de Sojuz TMA-9, sed en la lasta fazo, li devis prokrasti la flugon pro neperfektaj sankondiĉoj[1]. Anstataŭ li, Anousheh Ansari‎ ekflugis la 18-an de septembro 2006 al la Internacia Kosmostacio.

Referencoj redakti

  1. RIA Novosti: Japana kosmoturisto malpermesita de kuracistoj Arkivigite je 2006-08-25 per la retarkivo Wayback Machine, 21-an de aŭgusto 2006

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti