En biologio, Daktileco estas la aranĝo de fingroj ĝenerale kaj de piedfingroj pli precize, kio gravas en klasado de kelkaj animalaj taksonoj, kiaj birdoj. Ĝi devenas el la greka vorto δακτυλος = "fingro" kaj de tie formiĝas la neologismo.

El tio sekvas la foje uzata finaĵo "-daktila". Tiele kelkaj animaloj povas esti unudaktilaj (ĉevaloj) aŭ kvindaktilaj (tetrapodoj), dum aliaj kaj ĉefe birdoj povas esti dudaktilaj (strutoj, unaŭoj), tridaktilaj (otisoj, rinoceroj) aŭ kvardaktilaj (multaj amfibioj kaj birdoj).

Aliaj diferencoj estas laŭ la orientiĝo de la piedfingroj ĉe birdoj, laŭ kio ili povas esti anisodaktilaj, sindaktilaj, zigodaktilaj, heterodaktilaj aŭ pamprodaktilaj.

Ĉe homoj povas okazi diversaj difektoj (ne nepre malsanaj) kiaj sindaktileco, poli- aŭ multidaktileco, oligodaktileco kaj ektrodaktileco.