Dalešice (distrikto Jablonec nad Nisou)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Jablonec nad Nisou

Dalešice (germane Daleschitz) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou. En la municipo vivas 218 loĝantoj (2023).

Dalešice
germane Daleschitz
municipo
Dalešice - celkový pohled od jihu, od silnice Klíčnov-Filka.jpg
Suma vido de sudo el ŝoseo de Klíčnov
Flag of Dalešice (Jablonec nad Nisou) CZ.svg
Flago
Dalešice (Jablonec nad Nisou) CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Dalešice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Jablonec nad Nisou
Historia regiono Bohemio
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Situo Dalešice
 - alteco 568 m s. m.
 - koordinatoj 50° 40′ 55″ N 15° 11′ 05″ O / 50.68194 °N, 15.18472 °O / 50.68194; 15.18472 (mapo)
Katastro 2,44 km² (244 ha) Dalešice u Jablonce nad Nisou
Loĝantaro 218 (2023)
Denseco 89,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 1538
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 468 02
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0512
NUTS 5 CZ0512 530425
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dalešice (Jablonec nad Nisou District)
Retpaĝo: www.oudalesice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

En distanco 5 km norde situas urbo Jablonec nad Nisou, 6 km sudoriente urbo Železný Brod, 10 km nordoriente urbo Tanvald kaj 11 km sude urbo Turnov.

HistorioRedakti

Unu el la plej malnovaj municipoj en ĉirkaŭaĵo de Jablonec fieras per strategia situo inter Jizera montaro kaj Bohemia paradizo en sudo. Dalešíce estas ideala alvenloko por piedirantoj kaj biciklistaj ekskursoj. La municipo etendiĝas sur sudokcidenta deklivo de monteto Dalešický vrch en supermara alteco 568 metroj super maro.

Laŭ legendo la vilaĝon fondis unu el tri fratoj Daleš. La nomoj de liaj fratoj Aleš kaj Mareš portas municipoj Alšovice kaj Maršovice. La vera, historie pruvita mencio pri Dalešice devenas el registro pri vendo de ampleksa senjorujo en la jaro 1538.

MemorindaĵojRedakti

  • monumento al falintoj en la unua mondmilito, renovigita en la jaro 2009
  • historia mejloŝtono de la tn. Germana vojo ĉe domo n-ro 1
  • tombejo kun kapelo kaj antaŭmilitaj tomboŝtonoj
  • kapeleto de sankta Kruco sur monteto super la municipo
  • konstruaĵoj de popola arkitekturo
  • vilaoj el la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj

Pluaj fotojRedakti