Dalia Grybauskaitė
Dalia GRYBAUSKAITĖ [daˈljɛ griːbausˈkaiteː] (naskiĝis la 1-an de marto 1956 en Vilnius) estas litova politikistino. La 17-an de majo 2009 ŝi elektiĝis prezidantino de Litovio por oficperiodo de kvin jaroj, kaj la 25-an de majo 2014 reelektiĝis por periodo de pliaj kvin jaroj.

Antaŭ majo 2009 ŝi estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso 1, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004, kaj rezignis pro tiu ofico nur pro la ŝtatprezidantiĝo. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn financa programado kaj bilanco. Jam dum la lastaj sep monatoj el la oficperiodo de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, ŝi estis membro ekde la 1-a de majo 2004, kiam Litovio iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun alia komisionano el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn instruado kaj kulturo. Dalia Grybauskaitė estas senpartia, sed proksima al la socialdemokratia partio de Litovio. En 2013 estis ricevanto de la Karola Premio.