Damano kaj Diuo (hindie दमन और दीव, guĝarate દમન ઔર દીવ, angle Daman and Diu) estas asocia teritorio de Barato. Ĝis 1961 ĝis estis kune kun Goao parto de portugala kolonio Portugala Hindio.

w1
Damano kaj Diuo
Origina nomo hindie दमन और दियू
Daman ôr Diyū
angle Daman and Diu'''

unia teritorio de Barato • eksa administra teritoria unuo
Administrado
Statuso Asocia teritorio de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Damano
Demografio
Oficialaj lingvoj guĝarata lingvo kaj aliaj
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 242 911
Loĝdenso 2 169 loĝ./km²
Geografio
Areo 112 km² (11 200 ha)
Damano kaj Diuo sur la mapo de Barato
Damano kaj Diuo sur la mapo de Barato
Geografia situo 20° 25′ 37″ N, 72° 51′ 0″ O (mapo)20.42694444444472.85Koordinatoj: 20° 25′ 37″ N, 72° 51′ 0″ O (mapo) [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-DD
Eksteraj paĝoj
www.daman.nic.in [+]
La kategorio en la Komunejo Damano kaj Diuo [+]
vdr

Kiam Portugala Hindio (1961) estis okupita per barata soldataro, ambaŭ distriktoj estas ekde la jaro 1962 administrataj per la t. n. administratoro, nomita de centra barata federacia registaro en Delhio (la tria parto de la kolonio, Goao en la jaro 1987 fariĝis federacia ŝtato). Ĉefurbo de ambaŭ distriktoj estas urbo Damano. Parollingvo estas precipe guĝarata lingvo (kaj kiel en la tuta Hindio ankaŭ la angla), portugale hodiaŭ parolas nur malgranda nombro da loĝantoj (5 – 10 procentoj).

Damano redakti

Distrikto Damano (respektive portugale antaŭe Damão) situas sur suda terlango de la federacia ŝtato Guĝarato (Gujarat) sur marbordo de Araba Maro (Hinda Oceano). La nomo Daman devenas evidente de nomo de ĉi tie trafluanta rivero Damangango (ankaŭ Daman Gango).

La pasinteco de Damano estas senpere kunigita kun historio de ĉirkaŭaj teritorioj, precipe kun historio de ŝtato Guĝarato. Komence de la 16-a jarcento portugaloj enpenetras sur okcidentan marbordon de Hindio kaj ili fondas kolonion Portugala Hindio, al kiu Damano apartenas ĝis la jaro 1588.

Damano havas areon 72 km². En ekonomio ludas rolon nur agrikulturo kaj fiŝkaptado. Plimulton de la loĝantaro kreas hindoj, ĉi tie vivas ankaŭ malgrandaj minoritatoj de muslimoj kaj kristanoj. Parollingvo estas guĝarata lingvo.

Diuo redakti

Diuo apartenis (samkiel Damano) ekde la jaro 1535 ĝis la jaro 1961 al la portugala kolonio Portugala Hindio. Distrikto Diuo estas insulo kaj malgranda teritorio sur suda marbordo de barata ŝtato Guĝarato (Gujarat), ambaŭ partoj estas komune kunigitaj per ponto. Diuo havas areon 40 km², la insulo mem mezuras 11 × 3 km. La nomo devenas el sanskrita esprimo dvipa (insulo).

Rilataj temoj redakti