Damnatio ad metalla

Per la eldiro damnatio ad metalla, kiu laŭlitere tradukita signifas "kondamno al la metaloj" (nome, al la minejoj), oni aludas al ĉiamdaŭraj punlaboroj, aparte en minejoj, abunde utiligitaj en la antikva Romo. Analogaj formoj de tiu kondamno referencis al punlaboroj en aliaj publikaj verkoj, utiligitaj ĉe lokaj komunumoj kiel kondamnoj "ad salinas"(salejoj) aŭ al aliaj similaj "laborkampoj".

Laurium (greke: Λαύριον): minejaj laborkampaj restaĵoj.

La kondamno, kiu reprezentis quid minus (io malplia) kompare kun la damnatio ad bestias ekzemple, (kiu praktike oni intencis mortopunon (poena capitis), estis aljuĝita pro la malpli gravaj krimoj aŭ kiam influis malgravigoj; rilate gravecon ĝi estis klasita tuj post la mortopuno kaj la summa supplicia. Kiel aliaj punoj ĝi ne povis esti aljuĝita al senatanoj, kavaliroj kaj dekurionoj (al kiuj oni aplikis, kaze de samgraveco, la deporton, nome deportado).

La puno estis akompanata de la akcesora peno de la servitus poenae (servo de la puno), per kiu la kondamnito perdis sian rajton "jure agadi”, pro kio ofice oni solvis lian geedziĝon dum liaj havaĵoj estis konfiskitaj. Nur ekde la epoko de imperiestro Justiniano tiutipa kondamnito ne perdis sian rajton "jure agadi” (status libertatis).

Temis, fakte, pri duonkaŝita formo de sklaveco al kiu oni reduktis la plej timindajn krimulojn kaj multajn kkristanajn martirojn kaj konfesantojn', destinitajn al mallonga kaj sufera pluvivo pro la vivkondiĉoj [1]. Pri tio verkis, ekzemple, Diodoro Sicila parolante pri "infero en Tero".

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • G. Arnold, Historia christianorum ad metalla dammatorum en la Historia sapientiae et stullitiae collecta Chr. Thomasio (Hale, t. III)
  • Allard, Historie des persec., en 8º (París, 1885-1890)
  • Le Blant, Les persecuteurs et les martyrs
  • Ansaldi, De martyribus sine sanguine adversus Doduvellum, etc. (Milán, 1774)
  • La tabla de Bronce de Aljustrel, relación dirigida por Augusto Soromenho, en 8º (Lisboa, 1877)
  • Manuel Rodríguez de Berlanga, Los Bronces de Lascuta, Bonanza y Aljustrel (Málaga, 1881)

Notoj redakti

  1. Ekzemple, Hipolito, roma kristana verkisto, estis kondamnita "ad metalla" de Sardio, kie mortis.