Dan Brown

usona aŭtoro

Dan BROWN [braŭn] naskiĝis la 22-an de junio 1964 en Nov-Hampŝiro (Usono) kiel filo de profesoro pri matematiko kaj profesia muzikistino. Li kreskis ĉirkaŭate de paradoksoj inter scienco, religio kaj arto, kiel tre bone konstateblas en liaj libroj. Li diplomitiĝis en Amherst College (Masaĉuseco, Usono) kiel instruisto de la angla lingvo kaj studis arthistorion en la universitato de Sevilo (Hispanio).

Dan Brown
Usona verkisto
Usona verkisto
Persona informo
Dan Brown
Naskiĝo 22-an de junio 1964 (1964-06-22) (59-jaraĝa)
en Exeter, Nov-Hampŝiro, Usono
Religio agnostikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Amherst College • Lernejo Phillips Exeter vd
Subskribo Dan Brown
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • instruistoĵurnalistomuzikisto • prozisto • scienca esploristo vd
Laborkampo literary activity • prozotrileromuziko • thriller vd
Aktiva dum 1998– vd
Verkado
Verkoj The Da Vinci Code
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ĉesigis la laboron kiel instruisto de la angla por dediĉi sian tempon plene al verkado. Lia unua verko, Digital Fortress (Cifereca Fortikaĵo) (1998), kiu unue aperis kiel elektronika libro, kaŭzis nacian furoron. Poste sekvis Angels and Demons (Anĝeloj kaj demonoj) (2000) kaj Deception Point (Trompejo) (2001). Plej fama li iĝis per The Da Vinci Code (La da-Vinĉi-kodo) (2003).

Listo de verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti