Dan Olweus

sveda-norvega psikologo kaj profesoro pri psikologio de personecoj ĉe la Universitato de Bergen

Dan Åke Olweus (naskiĝis la 18-an de aprilo 1931 en Nässjö, Svedio; mortis la 20-an de septembro 2020 en Bærum, Norvegio) estis sveda-norvega psikologo kaj profesoro pri psikologio de personecoj ĉe la Universitato de Bergen. Ekde 1990 li estis ordinata membro de la eŭropa neŝtata scienca akademio Academia Europaea.

Dan Olweus
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1931 (1931-04-18)
en Nässjö, Svedio
Morto 20-an de septembro 2020 (2020-09-20) (89-jaraĝa)
en Bærum
Lingvoj svedanorvega
Ŝtataneco NorvegioSvedio
Alma mater Universitato de UmeåUniversitato de Bergen
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto • scienca esploristo
vdr

Post kiam Olweus unue laboris kiel rektoro ĉe la institucio Ericastift en Stokholmo, li doktoriĝis en 1969 de la Universitato de Umeå. En la sama jaro li estis nomumita profesoro en Bergen, kie li laboris dum multaj jaroj. Ekde 1970 li estis unu el la unuaj esploristoj, kiuj okupiĝis pri la akademia studo de grupĉikanado kaj la problemo de perforto inter infanoj en lernejoj kaj ekde la 1980-aj jaroj li evoluigas metodojn de preventado de perforto. Lia kialo por tiu engaĝiĝo estis ke tri norvegaj lernejanoj memmortigis sin post persista ĉikano de siaj kunuloj.

Vidu ankaŭ redakti