Dancepidemio de 1518

(Alidirektita el Dancepidemo de 1518)

La dancepidemio estis la plej rara epidemio el ĉiuj epokoj okazinta en la jaro 1518 en la urbo Strasburgo, en nuna Francio en julio 1518. Pluraj homoj ekdancis dum tagoj kaj, post ĉirkaŭ unu monato ili eksuferis handikapecon ĉe la gamboj, epilepsiajn atakojn kaj sangovomadon. La plejmulto mortis pro koratakoj, sangelverŝoj kaj laciĝo.

Gravuraĵo de Hendrik Hondius

La fenomeno ekiĝis kiam virino, Frau Troffea, ekdancis senhalte sur strato de la urbo Strasburgo. Tio daŭris inter kvar kaj kvin tagoj. Post unu semajno, aliaj tridek aŭ kvardek homoj kuniĝis al la dancado kaj post unu monato estis ĉirkaŭ kvarcent dancantoj surstrate. Diversaj historiaj dokumentoj, inkluzive de "kuracistaj esploroj, religiaj sermonoj, lokaj kaj regionaj kronikaĵoj, samkiel notoj publikigitaj fare de la municipa registaro de Strasburgo", klarigis ke la viktimoj estis dancantaj. La kialo pro kiu la personoj freneze kaj senhalte dancis ĝis morto neniam estis solvita.

Dum tiu rara epidemio disvastiĝis, lokaj nobeluloj pro timo petis konsilon al la kuracistoj de la regiono, kiuj argumentis ke la okazintaĵo estis pro astrologiaj aŭ supernaturaj kaŭzoj, kaj la diagnozo informis ke temis pri "natura doloro" kaŭzata de "varma sango". Tamen, anstataŭ preskribi la sangeltiron, la registaro instigis la daŭrigon de la dancado, parte per la malfermo de du dancejoj. Ĉi tio fariĝis sub la kredo ke la dancantoj nur resaniĝus se ili daŭre dancus tage kaj nokte. Por pliefikigi la kuracon, la registaro eĉ dungis muzikistojn. Kelkaj el la dancantoj estis metitaj en sanktejojn kie oni serĉis kuracon.

Ligiloj redakti