Daniel Everett

usona lingvisto
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 13 feb. 2023.

Daniel Leonard Everett (naskiĝis je la 26-a de julio 1951 en Holtville, Kalifornio, Usono) estas usona verkisto kaj lingvisto kun ĉefaĵo fonetiko kaj fonologio. Dum unu el siaj ekspedicioj al Amazono, en 1993, li malkovris novan lingvon: Ora Venko, kiu estas unu el la malmultaj, kiuj uzas la dentan  fonemon [t͡ʙ̥][1]

Daniel Everett
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1951 (1951-07-26) (73-jaraĝa)
en Holtville
Lingvoj anglapirahanaportugalahispana
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Biblia Instituto Moody
Ŝtata Universitato de Campinas Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
verkisto
universitata instruisto
misiisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://daneverettbooks.com/
vdr

Je 2010 li estis profesoro de sociologio kaj Dojeno de Artoj kaj Sciencoj ĉe la Universitato Bentley en Waltham, Masaĉuseco[2]. Antaŭe li estis Profesoro de la Departemento de Lingvoj, Literaturoj kaj Kulturoj ĉe la Ŝtata Universitato de Normal, Ilinoiso. Li instruis ankaŭ ĉe la Universitato de Manĉester kaj ĉe la Lingvistika Departemento de la Universitato de Picburgo.

Libro "Language: The Cultural Tool" (Lingvo: la kulturilo)

redakti

Ĉi tiu libro defias la teorion de Noam Chomsky pri universala gramatiko, ke lingvo estas hereda. Daniel Everett konsideras, ke lingvo, kiel la pafarko kaj la sago, estas ilo por solvi oftajn homajn problemojn, kiuj kreas la bezonon komuniki efike[3]. Ŝlosilaj elementoj de lia alproksimiĝo al lingvo estas: lingvo kiel solvo por la problemo de komunikado; lia koncepto de lingvo; kio ebligas lingvon; kiel lingvo kaj kulturo influas unu la alian.

Verkaro

redakti

Li estas plej multe konata pro lia studado de la Pirahanoj kaj ilia lingvo.

Vidu ankaŭ

redakti

SIL Internacia

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. (es) El código de la Amazonia (La Gramática de la Felicidad)
  2. (en) Daniel Everett, Bentley University
  3. (en) Tom Bartlett, «Angry Words», Chronicle of Higher Education,‎ la 20-an de marto 2012 (rete legebla arĥivo)