Daniel Moirand
franca esperantisto
Daniel Moirand (1941-2019) estis franca instruisto de la rusa lingvo kaj Esperanto-verkisto, -tradukisto kaj -gramatikisto.
Daniel Moirand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1941 |
Morto | 1-an de januaro 2019 (78-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Moirand verkis krimromanon originale en Esperanto kies titolo estas Murdo en Esperantujo (1988). Li tradukis la Libron de la Mirindaĵoj de Marko Polo (2001). Li ankaŭ verkis 331-paĝan libron pri la Esperanta akuzativo (1990).
Komence de 2010 aperis lia traduko de La grafo de Montekristo (france Le Comte de Monte-Cristo), aventura romano de Alexandre Dumas (1844-1846), en du volumoj.
Lastatempe li prezidis la lokan grupon de aiksaj esperantistoj kaj gvidis Esperanto-staĝojn.
BibliografioRedakti
- 1991: Golden, Bernard. Traktato pri la ′nigra punkto′. [Recenzo pri Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo]. En: Literatura Foiro 1991
Eksteraj ligilojRedakti
- Recenzoj pri Murdo en Esperantujo
- Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo en la katalogo de UEA.
- La Libro de la Mirindaĵoj de Marko Polo esperantlingve kun recenzo en la katalogo de UEA.
- *Libroj Arkivigite je 2015-09-19 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Daniel Moirand en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Daniel Moirand en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)