Daniel Sinapius-Horčička

Daniel Sinapius-Horčička (1640-1688) estis slovaka poeto, verkisto, dramverkisto, himnisto, evangelia teologo kaj predikanto, filo de la evangelia teologo Michael Sinapius (1595-1653) kaj patro de la historiisto Johannes Sinapius (1657-1725). Li ankaŭ estis verkisto de nostalgiaj kanzonoj emocie ŝarĝitaj kiuj elesprimis la esencajn sentojn de la baroka homo.

Daniel Sinapius-Horčička
(1640-1688)
Verko: Cithara Sanctorum, eldonita de Daniel Sinapius en 1684
Verko: Cithara Sanctorum, eldonita de Daniel Sinapius en 1684
Persona informo
Naskiĝo 3-a de aŭgusto 1640
en Sučany, Slovakio
Morto 27-a de januaro 1688
en Levoča, Slovakio
Religio luteranismo vd
Lingvoj slovakalatinaĉeĥa vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Familio
Patro Michal Sinapius-Horčička vd
Gefratoj Johannes Sinapius la Maljuna vd
Infanoj Johann Sinapius (rektoro) vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgotradukisto vd
Laborkampo poezio • religia teksto • translation from German vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en la 17-a jarcento en regiono nuntempe konata kie Slovakio. Tiuepoke, Sučany, la urbo kie li naskiĝis nuntempe nomiĝas Distrikto Martin, en la Regiono Žilina en la nordo de Slovakio.

 
"Neo-forum Latino-Slavonicum", temas pri kolekto da proverboj kaj aforismoj elprenitaj el slovaka, pola, kaj latina kulturoj, eldonita en 1678.

Li apartenis al familio de predikistoj kaj post siaj bazaj studoj en Levoča kaj Wittenberg, li laboris kiel predikanto kaj rektoro respektive en la urboj Jelšava, Kameňanoch, Liptovská Teplička kaj fine en "Radvaň, apud "Banská Bystrica".

En 1673, pro la ribelo de la hungara nobelaro kontraŭ la suverano Leopoldo la 1-a kaj persekutado kontraŭ la protestantoj, Sinapius estis ekzilita el hungaraj landoj. Li vojaĝis kun lia familio unue al Brzeg, en Silezio kaj poste al Nowy Bojanow, ambaŭ el ili ekster la hungara jurisdikcio, tamen ankoraŭ ene de la habsburgaj regionoj. En 1677 li ricevis postenon kiel rektoro en la urba lernejo de Nowy Bojanow, en Pollando.

En 1678, Sinapius publikigis rimarkindan libron ene de la tiama literatura kunteksto en Slovakio. Li kolektis slovakajn proverbojn kaj aforismojn, kune kun proverboj el ĉefe pola deveno kaj latinaj sentoj, sub la dulingva titolo "Neo-forum Latino-Slavonicum" ("Nova forumo latina-slava").[1] Ĉi-libro estis dediĉita al lia patrono Juraj Radvanský (mortis 1645) kaj estas la plej antikva kolekto da antikvaj slavaj proverboj kun klara karaktero helpi en la lerneja instruado.

Tiamaniere ke ĝi estis helplibro por la studado de la latina kaj la slovaka lingvoj. Post reveni el ekzilo, en 1683, li mallongatempe laboris en Radvan, antaŭ ol translokiĝi al Levoča. En Levoča, Sinapius servis kiel rektoro, evangelia pastoro, lerneja inspektoro, eldonisto kaj presprovanto de libroj publikigitaj en Slovakio. Sinapius mortis en Levoča, aĝante 47 jarojn.

Sinapius kompromitis sin ĉefe rilate al skribato de latinaj poemoj kaj dramoj prezentataj en lernejo. Tamen, granda parto de lia verkaro estis dediĉita al religia baroka prozo, proverboj kaj selekta slovaka poezio kun spirita pureco. Malgraŭ ke li dediĉis multe da klopodoj al siaj latinaj verkoj, liaj slovakaj laboroj pligrandigis kaj konservis lian reputacion en la moderna erao.

Lia prozo estas konsiderata speguli lian nacian konsciencon - laŭdante la slovakan lingvon kaj kritikante la mankon de patriotismo de siaj slovakaj kamaradoj. Li tuŝas la antikvecon de la slovaka nacio kaj de la slovaka juneco. Kio estas pli notinda en liaj proto-naciismaj versoj, tio estas ke li verkis ekskluzive en la Slovaka, kiam multaj el liaj slovakaj samtempuloj pli ofte uzadis la ĉeĥan kiel literaturan lingvon.

Verkaro redakti

  • Neo-forum Latino-Slavonicum 1678
  • Plesanie neba a zeme (Plausus poli et soli), 1660
  • Zahradka dušičky pobožné (Hortulus animae piae), prayer books, 1676
  • Nový trh latinsko-slovenský (Neo-forum Latino-Slavonicum), 534 proverbs and sayings from the Bible along with others from the ancient and humanistic periods., 1678
  • Osud verný vo svete duše (Sors fidelis in mundo animae), 1679
  • Nestálosť vidiečanovej forúny (Fortunae inconstantia in rustico), 1681
  • Trojnásobný bič božieho hnevu (Flagellum irae divinae triplex), 1681
  • Pocta Bojanovu (Coelum Bojanoviense), 1682
  • Perlička dítek božích, a Slovak catechism, 1683
  • Cithara sanctorum, 1684
  • O milá nevinnosť, jak si potupená, 1684
  • Smrt jest nestydatá obluda, 1684
  • Těžká búrka již povstává, 1684
  • Orbis pictus, 1685
  • Hainov dom – zarmútený Nain (Domus Hain – moesta Nain), 1686
  • Jádro všech modliteb v nemnohých slovích obsažené…, A posthumously published prayer book, 1703
  • Oratio in laudem Philosophiae 1620

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. SME Blog. Arkivita el la originalo je 2019-08-14. Alirita 2019-08-14.