Daniel Carlsson SolanderDaniel Karlo Solander (19a Februaro 1733 – 13a Majo 1782) estis sveda naturalisto dediĉita al botaniko, algoj kaj esplorado kaj unu el la disĉiploj de Carl Linnaeus.[1] Solander estis la unua sciencisto edukita en universitato kiu estis en Aŭstralio.

Daniel Solander
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1733 (1733-02-19)
en Piteå landsförs.
Morto 13-an de majo 1782 (1782-05-13) (49-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo apopleksio
Tombo Brookwood Cemetery
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
Okupo
Okupo botanikistobibliotekistoverkisto • natursciencisto • sciencisto-esploristo
vdr

Biografio redakti

Solander naskiĝis en Piteå, Norrbotten, Svedio, al luterana pastro Carl Solander[1] kaj Magdalena Bostadia.[1] Solander eniris en Universitato de Upsalo julie de 1750 kaj dekomence studis lingvojn, beletrojn kaj juron. La profesoro de botaniko estis la poste famega Carolus Linnaeus kiun tuj impresis la kapablo de la juna Solander kaj tiele konvinkis lian patron permesi lin studi naturan historion. Solander veturis al Anglio junie de 1760 por disvastigi la linean novan sistemon de klasigo. Februar de 1763 li ekkatalogis la naturhistoriajn kolektojn de la Brita Muzeo, kaj estis elektita membron de la Reĝa Societo junie de la venonta jaro.

En 1768 Solander akompanis James Cook en lia unua veturo al la Pacifika Oceano per la ŝipo Endeavour. Li kun siaj helpantoj estis la botanikistoj kiuj inspiris la nomon Botanist Bay (kiu poste iĝis Botany Bay) por la unua elŝipiĝa loko de la ekspedicio de Cook en Aŭstralio.

Solander helpis fari kaj priskribi gravan kolekton de aŭstraliaj plantoj dum la Endeavour estis ankrita ĉe la loko kie nune estas Cooktown dum preskaŭ 7 semajnoj, post esti damaĝita ĉe la Granda Barilrifo. Tiuj kolektoj poste formis la bazon de la Florilegium de Banks.

Solander revenis al Britio kun Cook kaj Banks kaj tiele li iĝis la unua svedo kiu ĉirkaŭiris la mondon.

En 1772 li akompanis Banks en lia veturo al Islando, Hebridoj kaj Orkadoj.

Solander mortis hejme de Banks en Soho pro apopleksio, aĝe 49, la 13an de majo 1782. Aŭtopsio konfirmis cerban hemoragion.[2]

Honoroj redakti

Eponimoj redakti

Genroj
Specioj
de Birdoj

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Australian Dictionary of Biography, Gilbert, L. A., 1967, volumo 2, A020421b, paĝoj 456-457, Solander, Daniel (1733 - 1782), alirita la 2010-02-25
  2. [1]
  3. Revis. Gen. Pl. 2: 452. 1891 (IK)
  4. Monographiae Phanerogamarum 4 1883 (APNI)
  5. Apocyn. S. Amer. 85. 1878 (IK)
  6. Companion Bot. Mag. 2: 374. 1837 (IK)
  7. Revis. Gen. Pl. 2: 711. 1891 (IK)
  8. Hort. Woburn. 189 (IK)
  9. Trans. & Proc. New Zealand Inst. xiv. (1882) 380 (IK)
  10. Mon. Bŭ. 67 (IK)
  11. en Hook.f., Bot. Antarct. Voy. II. (Fl. Nov.-Zel.) 1: 284. 1853 (IK)
  12. Icon. Pl. 7: t. 639. 1844; et 9: t. 816. 1851 (IK)
  13. Kongel. Danske Vidensk. Selsk. Skr., Naturvidensk. Math. Afd. Ser. V, ix. 355. 1871 (IK)
  14. Ann. Nat. Hist. 1(6): 460. 1838 (IK)
  15. Nomencl. Bot. [Steudel] 373. 1821 (IK)