Danuba krestotrituro

La Danuba krestotrituro aŭ pli simple Danuba trituro (Triturus dobrogicus, kaj laŭ tio ankaŭ Dobruĝa trituro) estas specio de trituro el la genro de trituroj, kiu troviĝas en centra kaj orienta Eŭropo, laŭlonge de la baseno de la rivero Danubo kaj de kelkaj el ties alfluantoj kaj en la delto de la rivero Dnipro. Ĝi havas pli malgranda kaj pli svelta korpo ol laaliaj krestotrituroj de la genro Triturus sed kiel ĉe tiuj, maskloj montras rimarkindan dentecan strion sur dorso kaj vosto dum la reprodukta sezono.

Danube crested newt
Danuba krestotrituro
(Triturus dobrogicus), nome nova salamandro.
Elterjedési területe
Arealo

Dum duono de la jaro aŭ plie, plenkreskuloj loĝas en bordoj de malrapidaj riveroj, lagoj aŭ flakoj, kie okazas reproduktado. Maskloj plenumas pariĝan ceremonion, kaj inoj demetas ĉirkaŭ 200 ovojn individue sur folioj de akvoplantoj. Larvoj disvolviĝas dum du al kvar monatoj enakve antaŭ atingi metamorfozon. Por la cetero de la jaro, la trituroj vivas sur ombraj teraj habitatoj, kutime en arbaroj. Kvankam ankoraŭ ne konsiderataj minacataj, la populacioj de Danuba krestotrituro ege malpliiĝis, kies tialo ŝajne estas ĉefe habitatoperdo. La specio estas protektita laŭjure en la Eŭropa Unio.