Danuba kurbiĝo de Schlögen

La danuba kurbiĝo de Schlögen estas parto de la rivero Danubo en Supra Aŭstrio, kie ĝi dufoje forte kurbiĝas, vere inversigas sian fludirekton. Ĝi situas inter Passau kaj Linz en distanco inter 2180,5 kaj 2186,5 km al la riverfino.

La kurbiĝo vidata de oriento

Koordinatoj: 48° 26′ 12″ N 13° 51′ 36″ O / 48.43667 °N, 13.86000 °O / 48.43667; 13.86000 (mapo)

La suda riverbordo tie apartenas al la komunumo Haibach ob der Donau, pli precize al ties parto Schlögen, kiu donis al la kurbiĝo la nomon. La norda bordo apartenas al Hofkirchen im Mühlkreis kaj Niederḱappel.

En 2008 la kurbiĝo estis deklarita "natura admirindaĵo de Supra Aŭstrio". Kiam en 2010 la migrada vojo Donausteig estis kreita, oni elektis la kurbiĝon kiel ĝian emblemon.

Eksteraj ligiloj redakti