Furna

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Danusa)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Furna (stacidomo).
Furna
Blazono de Furna
Furna
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Jenaz
Koordinatoj  46° 56′ 0″ N 9° 40′ 0″ O / 46.93333 °N, 9.66667 °O / 46.93333; 9.66667 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 0″ N 9° 40′ 0″ O / 46.93333 °N, 9.66667 °O / 46.93333; 9.66667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 205
Areo 33,32 km²
Alteco 1351 m super marnivelo
Poŝtkodo 7232
Komunumkodo 3862
Mapo de Furna

Pri la komunumo redakti

Furna estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Jenaz kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Furna situas en la suda flanko de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart. La kerna vilaĝo situas sur alteco de 1351 m s.m. sur teraso de la orienta deklivo de la monto Furnerberg. La orientan limon de la komunuma formas plimalpli la rivereto de Furna, suda alfluanto de Landquart, kies fonto estas sub la kresto de la montoĉeno Hochwang, kiu formas la sudan limon de la komunuma teritorio, tie sur alteco de 2533 m s.m. ankaŭ situas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo Furna konsistas el la setlejoj Hinterberg, Mittelberg, Usserberg, kaj la valza vilaĝeto Danusa.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Furna limas en nordo al Grüsch, en nordoriento al Schiers, en oriento al Jenaz, en sudoriento al Peist, en sudokcidento al Sankt Peter-Pagig, kaj en okcidento al Trimmis.

Trafiko redakti

La komunumo Furna situas flanke de la gravaj trafiklokoj. Sur la teritorio de la najbara komunumo Jenaz ekzistas stacidomo kun la nomo Furna, de tie ekzistas poŝtaŭtolinio al la vilaĝo Furna.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Furna datiĝas el la jaro 1479 kiel Furnen. Jam en la jaro 1394 estis menciita la valza setlejo Danusa. Furna apartenis al la Supera Tribunalejo Castels kaj post la tribunala divido al la tribunaejo Castels-Jenaz, kaj apartenis kiel ties parto al la Dektribunala Federacio. Ĝis ĝi fariĝis memstara paroĥo en la jaro 1672 Furna apartenis al la paroĥo Jenaz kaj aliĝis kun ĝi en la jaro 1526 al la reformacio. La preĝejo Sankta Georgo estis konstruita en la jaro 1490, ĝia turo nur en la jaro 1690. En la jaro 1879 estis konstruita la veturebla vojo de Jenaz-Pragg al Furna. En la jaro 1936 estis inaŭgurita poŝtaŭtolinio al la vilaĝo. Elektron Furna ricevis nur en la jaro 1968 kiel unu el la lastaj komunumoj de Svislando. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti