Danuta Hübner

Danuta Maria HÜBNER, fraŭline Młynarska (naskiĝis la 8-an de aprilo 1948 en Nisko) estas pola politikistino. Ekde 2004 ŝi estas membro de la Eŭropa Parlamento en la frakcio de la Eŭropa Popola Partio (en junio 2009 ŝi reelektiĝis por dua periodo) kaj inter majo 2004 kaj julio 2009 krome estis la unua pola membro de la Eŭropa Komisiono.

Danuta Hübner
Persona informo
Danuta Hübner
Naskonomo Danuta Maria Młynarska
Naskiĝo 8-an de aprilo 1948 (1948-04-08) (76-jaraĝa)
en Nisko
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Varsovia Lernejo de Ekonomiko • Gimnazio reĝino Jadviga de Pollando vd
Partio Civitana PlatformoPola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Subskribo Danuta Hübner
Infanoj 2
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistodiplomato • universitata instruisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVarsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde la 22-a de novembro 2004 ĝis julio 2009 ŝi membris en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde tiu dato. En la Eŭropa Komisiono ŝi prezidis la fakon regiona politiko. Jam dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, ŝi estis membro ekde la 1-a de majo 2004, kiam Pollando iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun alia komisionano el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakon komerco. En julio 2009 ŝian postenon en la Komisiono transprenis la samlandano Paweł Samecki.