Dareĝan Dadiani (naskiĝis la 20-an de julio 1738, mortis la 8-an de oktobro 1807) estis kartvela reĝino de Kartli kaj Kaĥeti, la edzino de Irakli la 2-a.

Dareĝan Dadiani
Reĝedzino de Kartli kaj Kaĥeti
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1738 (1738-07-20)
en Principality of Mingrelia
Morto 8-an de novembro 1807 (1807-11-08) (69-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Monaĥejo Aleksandro Nevski vd
Ŝtataneco Kartvelio vd
Familio
Dinastio Dadiani vd
Patro Katsia-Giorgi Dadiani vd
Edz(in)o Irakli la 2-a vd
Infanoj Prince Alexander of Georgia • Prince Parnaoz of Georgia • Anton II of Georgia • Princess Elene of Georgia • Princino Anastazio de Kartvelio • Prince Levan of Georgia • Prince Iulon of Georgia • Prince Vakhtang-Almaskhan of Georgia • Prince Mirian of Georgia • Princess Tekle of Georgia • Princess Mariam of Georgia • Princess Ketevan of Georgia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Dareĝan Dadiani devenis de la princa gento Dadiani el Samegrelo. Sian edzon nuptis en la aĝo de 12 jaroj. Dum laŭvicaj jaroj, plej verŝajne de 1753, naskis al sia edzo 23 infanojn. Kun paso de la tempo ĉiam pli forte engaĝiĝis en politiko, dezirante certigi sukcedon al siaj filoj - Irakli la 2-a havis filon Georgo la 12-a el pli frua geedziĝo kun Anna Abaŝidze; ĝuste li kaj liaj posteuloj estis heredontaj la tronon. Ŝia influo al la edzo kreskis ju pli maljuniĝis Irakli. En 1789 Dareĝan kontribuis al rezigno flanke de Irakli pri planoj unuigi Reĝlandon Kartli kaj Kaĥeti kun Reĝlando Imereti. Reĝa konsilio volis unuigi ambaŭ reĝlandojn de Kartvelio, Dareĝan deziris tamen surtronigi en Imereti filon de sia plej aĝa filino Helena - Solomon la 2-a kaj sukcesis deteni sian edzon de la planoj krei unuigitan ŝtaton. En 1791, sub influo de sia edzino, Irakli en testamento ŝanĝis la sukcedan leĝon de sia lando: tronheredonto restis lia filo Georgo, tamen la tronon post li estis transprenonta lia bofrato, la plej aĝa vivanta filo de Dareĝan - Julon. Dareĝan ankaŭ strebis influi la edzon pri eksterlanda politiko. Ŝi kontraŭstaris al dependeco de Rusia Imperio apogita sur la traktato de Georgijevsk el 1783. Ŝi asertis, ke porrusa orientiĝo alportis al orienta Kartvelio neniun avantaĝon.

Post morto de Irakli la 2-a en 1798 Georgo entroniĝis kiel Georgo la 12-a kaj nuligis la testamenton de sia patro, anoncante tronheredanto sian filon Davidon. En 1800 la sama reganto denove turniĝis al la rusa caro Paŭlo la 1-a pri plua protekto. Dareĝan denove subite kontraŭstaris al tio, kaj ŝia filo Aleksandro klopodis atenci kaj formeti la bofraton de la regopovo. Georgo la 12-a ordonis enprizonigi Dareĝan en hejmaresto en ŝia palaco en Avlabari.

Post morto de Georgo la 12-a fine de decembro 1800 Dareĝan senefike provis ricevi de la caro konsenton pri entronigo de ŝia filo Julon sur la kartvelan tronon . Samtempe en Rusio oni decidis pri enkorpigo de Kartli kaj Kaĥeti al la Rusia Imperio. Komandanto de la rusa armeo en Kartvelio generalo Ivan Lazarev kaj generalo-guberniestro de Kartvelio Karl Knorring decidis forveturigi al Rusio ĉiujn membrojn de la reĝa Bagratida dinastio. Dareĝan, simile kiel la vidvino post Georgo la 12-a, Maria, senefike protestis. Oni devigis ŝin forveturi oktobre 1803.

Reĝino-vidvino, nomata en Rusio Daria Georgijevna, ekloĝis en Peterburgo en la domo apud kirko de Sanktaj Simono kaj Anna, en kiu poste oni aranĝis por ŝi la hejman kapelon.

Literaturo redakti

  • N. Gvosdev, Imperial policies and perspectives towards Georgia, 1760–1819 Palgrave, Nov-Jorko, ​ISBN 0312229909​, p.85