Daresalamo
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Daresalamo. |
Daresalamo (arabe: دار السلام; svahile Dar-es-Salaam; slange: Bongo) estas la plej granda urbo, la ekonomika centro, universitata urbo kaj la iama ĉefurbo de Tanzanio. En 2003 ĝi havis 2,5 milionojn da loĝantoj. Ĝi estas havenurbo apud la Hinda Oceano. Ĝia nomo signifas "ejo de paco" en la araba lingvo.
Daresalamo (Mzizima) | |
arabe دار السلام Dār as-Salām, svahile Dar-es-Salaam | |
ĉefurbo | |
Vido al urbocentro
| |
Oficiala nomo: دار السلام | |
Kromnomo: Bongo | |
Lando | ![]() |
---|---|
Historiaj regionoj | Tanganjikio, Germana Orient-Afriko |
Urbaj distriktoj | Ilala, Kinondoni, Temeke |
Universitatoj | 5
|
Maro | Hinda oceano |
Situo | Daresalamo |
- alteco | 0 m s. m. |
- koordinatoj | 06° 48′ 00″ S 39° 17′ 00″ O / 6.80000 °S, 39.28333 °O (mapo) |
Areo | 1 590,5 km² (159 050 ha) |
Loĝantaro | 2 497 940 (2002) |
Denseco | 1 570,54 loĝ./km² |
Horzono | UTC (UTC+3) |
Poŝtkodo | |
![]() | |
GeografioRedakti
Daresalamo troviĝas sur ebenaĵo laŭ la Hinda Oceano.
HistorioRedakti
Antaŭ la koloniado la urbo estis impona havenurbo. La unua eŭropano estis tie Albert Roscher el Hamburg en 1859, pli frue portugaloj priskribis la urbon. Antaŭ la germana erao la urbo estis grava centro de arabaj sklavokomercistoj. La germanoj establis stacion en 1887, baldaŭe fervojo estis konstruita. Daresalamo iĝis ĉefurbo de la germana kolonio. Dum la 1-a mondmilito la britoj okupis la tutan kolonion. En 1961 la urbo iĝis ĉefurbo de sendependa lando Tanganjikio, poste ĝi estis la ĉefurbo de Tanzanio ĝis 1973, kiam Dodomao iĝis la nova ĉefurbo.
VidindaĵojRedakti
- katedralo omaĝe al Sankta Jozefo de 1902
- botanika ĝardeno
- Msasani Village: fiŝkaptista vilaĝo, 5 mejlojn norde de Daresalamo.
- Bagamoyo: iama sklavkomerca centro, 75 km-ojn norde de Daresalamo. Katolika misio.
- The National Museum: Nacia Muzeo situanta en Botanika Ĝardeno.
- The University of Dar es Salaam: Universitato de Daresalamo, 13 km-ojn for de la urbo.
- The Mnazi-Mmoja Park: Parko situanta apud Jamhuri/Uhuru Stratoj.
- Kariakoo Market: Bazaro de Kariakoo.
- The village Museum: Vilaĝa Muzeo, 10 km-ojn de la urbo.
- Oyster Bay: Strando, 6 km-ojn de la urba centro.
KlimatoRedakti
Daresalamo havas tropikan klimaton, ja ekvatoro estas proksime. Jare pluvas po 1100 mm. La temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30'.
TrafikoRedakti
Daresalamo havas internacian flughavenon. La urbo estas nodo de fervojoj kaj vojoj. Ankaŭ la haveno havas grandan trafikon.