Das Rheingold

germanlingva opero far Rikardo Vagnero pri ĝermanaj mitoj; la unua el la kvar operoj de la serio “La ringo de la Nibelungoj”

Das Rheingold ("La Rejna Oro") estas la titolo de la unua opero el la kvar-opera ciklo La Ringo de la Nibelungo ("Der Ring des Nibelungen") de Richard Wagner, kiun li nomis "sceneja festivalo por tri tagoj kaj unu antaŭa vespero" ("Bühnenfestspiel für drei Tage und einen Vorabend"). Tiu-ĉi opero daŭras ĉirkaŭ 2 ½ horojn, kaj estas la plej mallonga el la kvar verkoj. Ĝi reprezentas la "antaŭvesperon" de la sekva tritaga dramo. La sekvajn tri tagojn konsistigas la operoj „Die Walküre“ ("La Valkirio"), „ Siegfried“ kaj „Götterdämmerung“ ("Dia Krepusko"). La premiero de la opero Das Rheingold okazis la 22-an de aŭgusto 1869 en la nacia teatrejo de Munkeno. Komune la kvar operoj unuafoje prezentiĝis dum aŭgusto 1876 kadre de la Richard-Wagner-festivalo en la festivalejo de Bayreuth.

Das Rheingold
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
vdr
Das Rheingold
stilo: opero
verkisto kaj komponisto: Richard Wagner
premiero: la 22-an de aŭgusto 1869
premiera loko: Munkeno, nacia teatrejo
opera daŭro: ĉ. 2 ½ horoj
loko de la scenaro: ene kaj borde de la rivero Rejno, mita prahistorio
roloj: La rejnaj filinoj:

La dioj:

  • Wotan (Votano, baritono)
  • Donner (Toro, baritono)
  • Froh (tenoro)
  • Loge (tenoro)
  • Fricka (mezosoprano)
  • Freia (soprano)
  • Erda (aldo)

La Nibelungoj:

  • Alberich (baritono)
  • Mime (tenoro)
  • Nibelungoj (senkantaj roloj)

La gigantoj:

  • Fasolt (baso)
  • Fafner (baso)
la rejnaj filinoj lamentas pri la perdo de la rejna oro (ilustraĵo fare de Arthur Rackham, 1910)

Kiel ĉiuj kvar operoj el la ciklo, ankaŭ tiu ĉi verko ligas la heroan legendon kaj pliajn mitojn el la ĝermana mitologio al "monda dramo" de giganta amplekso. La mitologian mondon de la ĝermanaj dioj la komponisto prenas kiel modelon por kritika interpreto de la homa societo. "Ringo" kaj "oro" (kiuj ĉi tie simboligas potencon kaj riĉecon), traktatoj, la ribelo kaj la fiasko de heroo, la monda pereo en incendio - jen laŭ la komponisto la cikle ripetiĝantaj, ĉiuepokaj mitaj temoj.

Eksteraj ligiloj redakti