Datreveno de la Ne

La Datreveno de la Ne (greke Επέτειος του Όχι, Epéteios tou Óchi [eˈpetios tu ˈoçi]) estas festata en Grekio, Kipro kaj la helena diasporo la 28-an de oktobro ĉiujare. La Datreveno de la Ne memorfestas la malakcepton fare de la greka ĉefministro Ioannis Metaxas de la ultimato de la itala diktatoro Benito Mussolini la 28-an de oktobro 1940, la helenan kontraŭatakon kontraŭ la invadantaj italaj fortoj ĉe Pindo dum la Greka-itala milito, kaj la grekan rezistadon dum la aksa okupo en la Dua Mondmilito.

Emblemo de la 8-a Infanteriodivizio, la unua batalgrupo kiu alfrontis la italan invadon: ĝia moto estas Ohi.

Ultimato redakti

La ultimato, kiu abrupte post 03:00 la 28-an de oktobro 1940 estis prezentita al Metaxas fare de la itala ambasadoro al Grekio, Emanuele Grazzi, kiu ĵus venis de festo en la itala ambasadejo en Ateno, postulis, ke Grekio permesu al la aksaj fortoj eniron en grekan teritorion kaj okupadon de iaj nespecifitaj "strategiaj lokoj" aŭ alie alfronti militon. Al la demando Metaxas supoze respondis per ununura lakona vorto: όχι (oĥi, "Ne!"). Tamen, lia reala respondo estis, “Alors, c'est la guerre!” (Do jen milito!).[1][2]

Responde al la rifuzo de Metaxas, italaj trupoj postenigitaj en Albanio, tiam itala protektorato, atakis la grekan landlimon je 05:30 — kio iĝis la komenco de la partoprenado de Grekio en la dua mondmilito.

La matenon de la 28-a de oktobro, la greka loĝantaro manifestaciis sur la stratoj, senkonsidere de politika aneco, kriegante 'Oĥi!'. De 1942, ĝi estas festita kiel la Datreveno de la Ne, unue plejparte inter la membroj de la rezisto kaj, post la fino de la milito, de ĉiuj grekoj.

Datreveno redakti

Dum la milito, la 28-a de oktobro estis memorfestita ĉiujare en la greka diasporo, Grekio kaj Kipro, kaj post la fino de la dua mondmilito ĝi fariĝis publika feritago en Grekio kaj Kipro. La eventoj de 1940 estas memorfestitaj ĉiujare per militistaj kaj studentaj paradoj. En ĉiu datreveno, la plejparto de publikaj konstruaĵoj kaj loĝejoj estas ornamitaj per grekaj flagoj.

Referencoj redakti

  1. Δημήτρης Σταθακόπουλος (25a de Oktobro 2014). "Alors, c’est la guerre" "επομένως πόλεμος", ή αλλιώς το λεγόμενο ΟΧΙ (Greek). Καλάβρυτα NEWS. Arkivita el la originalo je 6a de Januaro 2015. Alirita 6a de Januaro 2015.
  2. Οχι. alors c'est la guerre (Greek). Iefimerida (25a de Oktobro 2013). Arkivita el la originalo je 29a de Oktobro 2013. Alirita 6a de Januaro 2015.