David Warren „Dave“ Brubeck (6-an de decembro 1920 en Concord, Kalifornio - 5-an de decembro 2012 en Norwalk, Konektikuto) estas usona ĵaz-pianisto, komponisto kaj bandestro. Li estras per sia kvarteto unu el la plej longvivaj kaj sukcesaj ĵazbandoj de la modernĵazo kaj konkeris kun la intelektula mezklaso novan publikon.[1] En siaj pecoj li kombinas ĵazon kun eŭropa koncertmuziko kaj ankaŭ kun ekstereŭropa muziko. En la sonharmonio de Brubeck blokakordoj kaj en la ritma strukturo de liaj melodioj neparaj ritmoj tenas grandan spacon.

Dave Brubeck
Dave Brubeck ĉe Ludwigshafen, Germanio (2005)
Dave Brubeck ĉe Ludwigshafen, Germanio (2005)
Persona informo
Naskonomo David Warren Brubeck
Naskiĝo 6-an de decembro 1920 (1920-12-06)
en Concord
Morto 5-an de decembro 2012 (2012-12-05) (91-jaraĝa)
en Norwalk
Mortokialo korinfarktokora malsufiĉo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Conservatory of Music, University of the Pacific • Universitato de Pacifiko (Usono) • Mills College at Northeastern • Shasta High School
Familio
Frat(in)o Howard Brubeck
Edz(in)o Iola Brubeck
Infanoj Darius Brubeck • Chris Brubeck • Matt Brubeck
Okupo
Okupo pianistokomponistokantoverkistobandestro • ĵazmuzikisto • aranĝisto • diskografa artisto • muzikisto
TTT
Retejo https://davebrubeck.com
vdr

Vivo kaj verkado redakti

 
Dave Brubeck, 8-an de oktobro 1954
Foto de Carl van Vechten

Brubeck alkreskis sur bieno, lia patro estis bestobredisto (en la ĵazfilmo-serio de Ken Burns li ŝerce diris, ke lia junaĝa revo estis, ke la brutaro paŝtata de li haltigu la vojaĝo-aŭtobuson de la Benny-Goodman-Orkestro, tiel ke li povus ludi antaŭ tiu), siajn unuajn kontaktojn al muziko li havis kun kontreo. La patrino de Brubeck studis pianon en Anglio kun la celo fariĝi pianisto kaj estis konato de Henry Cowell. Ŝi krome ankaŭ instruis pianon, ekde lia kvara vivojaro ankaŭ sian filon, kiu daŭrigis lerni la violonĉeloludadon. Brubeck ne estis aparte interesata, lerni laŭ certa metodo, sed li preferis krei siajn proprajn melodiojn - per tio li neniam lernis ludi notojn unuavide.

Brubeck komence studis bestmedicinon ĉe la Universitato de la Pacifiko (tiutempe konata kiel College of the Pacific), kie li ankaŭ direktis la orkestron, sed li ŝanĝiĝis en 1941 al muziko. En 1942 li translokiĝis al Mills College. Kiam unu el liaj profesoroj malkovris, ke li ne povis legi notojn, li preskaŭ estis eksigita de la altlernejo. Pluraj el liaj profesoroj engagiĝis por li kaj montris sur liaj kapabloj pri kontrapunkto kaj Harmoniscienco;[2] ĉar la lernejo timis, ke povus ekesti skandalo, ĝi cedis al li onidire la akademian gradon nur kompense de lia promeso, neniam instrui pianon.

En 1943 la usona armeo rekrutigis lin. Komence de la militservo li havis la eblecon viziti prelegojn de Arnold Schönberg ĉe Universitato de Kalifornio. Poste li servis en la Tria Armeo de George Patton dum la batalo en la Ardenoj. Li ludis en bando, kiun li mallongtempe kunmetis (antaŭ ĉio kun nigrulaj muzikistoj) kaj akiris rapide konatecon kaj rekonon. Post tri jaroj da militservo li revenis al Mills College kaj studis en 1946 duonjaron ĉe Darius Milhaud, kiu kuraĝigis lin okupiĝi ne nur pri klasika piano, sed ankaŭ pri kontrapunkto kaj aranĝado.[3] (Strange la plej multaj kritikistoj taksas Brubeck-on kiel klasikan koncertpianiston, kiu ludas ĵazon.) Krome li denove direktis sian atenton al la ĵazo.

Ankoraŭ kiel studento Brubeck ekigis okteton, interalie kun Cal Tjader kaj Paul Desmond. La okteto The Jazz Workshop Ensemble estis ege eksperimentema, faris tamen nur malmultajn sonregistraĵojn kaj ekhavis nur malmultegaj prezenteblecojn. Iomete senkuraĝigite Brubeck ekigis en 1949 trion kun du el la membroj, kiun li en 1951 pligrandigis per Desmond al kvarteto kaj pasigis plurajn jarojn per tio, nure ludi ĵazo-normkantojn. Unua sukceso estis lia prezentado en Oberlin College en 1953, poste publikigita kiel Jazz at Oberlin. En 1954 Brubeck aperis kiel unua muzikisto post Louis Armstrong sur titolbildo de revuo Time Magazine; li ofte estis elektita por premiado. Tiam li formis la „Dave Brubeck Quartet“, kun Joe Dodge, frapinstrumentaro, Bob Bates, kontrabaso, Paul Desmond, saksofono kaj Brubeck, piano. Meze de la 1950-aj jaroj Eugene Wright kaj Joe Morello anstataŭis Bates-on kaj Dodge-on. en la malfruaj 1950-aj jaroj Brubeck malaranĝis plurajn koncertojn, ĉar la posedanto de la ĵazklubejo postulis de li, serĉi alian basiston ol la nigrulon Eugene Wright. Li ankaŭ malaranĝis plurajn televido-prezentadojn, kiam li eltrovis, ke oni intencis ne surekranigi Wright-on.

En 1959 li prezentis Dialogue for Jazz Combo and Symphony de sia frato Howard Brubeck kun Leonard Bernstein kaj Novjorka Filharmonio. En 1959 la kvarteto eldonis la sondiskon „Time Out“, kiun ĝia muzikeldonejo ja fervore akceptis, sed malgraŭe publikigis nur malvolonte: ĝi enhavis nure originalkomponaĵojn, kaj preskaŭ neniu el ili staris en kutima taktospeco. Malgraŭ tio la sondisko gajnis baldaŭ ordiskan pozicion. En 1961 li sonregistris kune kun Louis Armstrong, Jon Hendricks, Dave Lambert, Annie Ross kaj Carmen McRae pecojn el la muzikalo The Real Ambassador kaj koncertis ĉe la Berlina muro. Ĉe la Ĵazfestivalo je Berlino en 1964 li prezentis siajn Elementals por ĵazkvarteto kaj simfoniorkestro; samjare li koncertis en la Blanka Domo je Vaŝingtono.

 
Dave Brubeck, kvarteto, 1967

La unua kvarteto de Brubeck malfondiĝis en 1967; Brubeck prezentis ekde 1968 kune kun Gerry Mulligan, kun kiu li ankaŭ ludis por sonregistraĵoj. Paralele Brubeck formis novan bandon kun Perry Robinson resp. Jerry Bergonzi kiel blovinstrumentistoj, kaj tri el siaj filoj, Dan ĉe frapinstrumentaro, Darius ĉe kontrabaso kaj Chris ĉe muzikklavaro. En 1972 li revivigis la kunlaboradon kun Paul Desmond, koncertis en 1975/76 reuniĝinte kun la klasika kvarteto kaj Mulligan kiel foja gasto. Post la morto de Desmond en 1977 Mulligan kaj Brubeck dum la sekva ses jaroj faris sonregistraĵojn.

Brubeck ankaŭ okupiĝis pri la muziko de la amerikaj indianoj. Pojare li koncertis en proksimume 80 urboj, el tiuj kutime en printempo en 20 eŭropaj. Dum la lastaj jaroj aldosaksofonisto Bobby Militello, basisto Michael Moore (kiu anstataŭis Alec Dankworth kaj Jack Six) kaj frapinstrumentisto Randy Jones apartenis al lia kvarteto. Ekde 2006 Dave Brubeck ne plu koncertas en Eŭropo.

Brubeck komponis ĵazo-normkantojn kiel „In Your Own Sweet Way“ aŭ „The Duke“. Kelkaj el liaj pecoj staras en malkutimaj taktspecoj: „Pick Up Sticks“ en 6/4, „Unsquare Dance“ en 7/4, kaj „Blue Rondo A La Turk“ en 9/8. Ĉi tiuj eksperimentoj jam komencis sur la bieno de liaj gepatroj en malgranda urbo en la okcidento de Usono, kie li provis fari muzikon pri la malparaj ritmoj, kiujn generis la diversaj maŝinoj; lia longjara muzika kunulo Paul Desmond verksi la certe plej faman pecon de la Dave-Brubeck-kvarteto, „Take Five“ en 5/4-takto. Krome li ankaŭ okupiĝis pri la verkoj de la tria fluo kaj aliaj elspeze strukturitaj komponaĵoj. Krom simfoniaj kaj ĉambromuzikaj verkoj, ekz. por la arĉkvarteto Brodsky Quartet, li ankaŭ komponis oratoriojn, baletmuzikaĵojn kaj sakralan muzikon (To Hope! A Celebration).

Honorigoj kaj distingaĵoj redakti

Dave Brubeck ricevis en 1996 dum tutmonde transsendata spektaklo de Grammy Award la honorpremion por sia vivoverkaro. Krome li ricevis dum sia vivo pluajn honoradojn, inter ili stelon sur „Holivuda Paŝejo de Famo“, honordoktorigojn de ses usonaj universitatoj, honortitolon de Universitato je Nottingham (Anglujo), honordoktorigon de Universitato de Friburgo (Svisujo) kaj la honordoktorigon de Universitato je Duisburg. En 1994 donacis al li Bill Clinton la Nacian Medalon pri Artoj. Per fondado de la „Brubeck Institute“, kiu engaĝiĝas por la disvastigo de modernaj muzikstiloj, University of the Pacific honoras la nomdonanton Dave Brubeck. Decembron 2009 prezidanto Barack Obama donacis al Brubeck la premion de Kennedy Center en Vaŝingtono.

Diskografio (selekto) redakti

 
Dave Brubeck en 1990 en Deauville
  • The Dave Brubeck Octet (1947-48)
  • Dave Brubeck Trio Featuring Cal Tjader (1949-50)
  • Dave Brubeck/Paul Desmond (1951-53)
  • Jazz at Oberlin (1953)
  • Jazz at College of the Pacific (1953)
  • All-Time Greatest Hits (1956-65)
  • Time Out (1959)
  • The Real Ambassadors (1961, kun Louis Armstrong)
  • Blues Roots (1970, mit Gerry Mulligan)
  • All the Things We Are (1973-74, kun Anthony Braxton kaj Lee Konitz)
  • Brubeck and Desmond 1975: The Duets (1975)
  • Reflections (1985)
  • New Wine (1987)
  • One Alone (2000)

Filmregistraĵoj DVD redakti

  • Dave Brubeck - Live in '64&'66 (Schwarz-Weiß, Belgien 1964, Deutschland 1966)
  • Dave Brubeck & Paul Desmond - Take Five (Mono, San Francisco 1961, New York 1962 und Kalifornien 1975)

Literaturo redakti

  • Ilse Storb: Dave Brubeck: Improvisationen und Kompositionen. Die Idee der kulturellen Wechselbeziehungen, 2.Auflage 1999; ISBN 3825847632

Referencoj redakti

  1. Vgl. Martin Kunzler Jazz-Lexikon. Bd. 1 Reinbek 2002
  2. Interview (Ken Burns auf pbs.org (PDF)
  3. Milhaud karakterizis lin kiel „solulo, kiu sekvis sian propran, nelaŭkutiman vojon, laŭ interna impeto, kiu lasis al li neniun trankvilon.“ (citite laŭ Kunzler Jazz-Lexikon)

Eksteraj ligiloj redakti


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Dave Brubeck » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3402076 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)