David BRAT (kiu kutime uzas la ĉjo-formon "Dave"; n. la 27-an de julio 1964) estas usona profesoro pri ekonomiko en la altlernejo Randolph-Macon College, en Virginio. Li kandidatas kiel respublikana partiano por la posteno de reprezentanto de la 7-a distrikto de Virginio en la usona parlamento; en la respublikana antaŭbalotado je la 10-a de junio, 2014, li venkis la duarangan respublikanon de la landa reprezentantaro, Eric Cantor.

David Brat
Persona informo
Naskonomo David Alan Brat
Naskiĝo 27-an de julio 1964 (1964-07-27) (59-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Hope College • Teologia Seminario Princeton • Amerika Universitato • Park Center Senior High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • entreprena konsultiĝisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brat naskiĝis en Alma, Miĉigano, kaj pasigis la junaĝon en tiu ŝtato. Li ricevis bakalaŭran diplomon (kun ĉefstudado pri komerca administrado) ĉe Hope College (en Miĉigano) en 1986, teologian gradon ĉe Princeton en 1990, kaj doktoriĝis pri ekonomiko ĉe la katolika universitato American University en 1995. En 1996 li transloĝiĝis al Virginio.