Malfermi la ĉefan menuon

David J. Tholen

usona astronomo

David James Tholen (naskiĝis la 31-an de julio 1955, en Huntsville, Alabamo) estas usona astronomo Li estas fakulo pri planedologio kaj astronomio de la sunsistemo en la Universitato de Havajo.

David James Tholen
Persona informo
NomoDavid James Tholen
Dato de naskiĝo31-a de julio 1955
Loko de naskiĝoHuntsville, Alabamo
Okupoastronomo
Aĝo64
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Li malkovris pluraj asteroidojn, inter kiuj 1999 DK36 (perdita), kiu povus esti apohela asteroido, kaj 2004 XZ130, kiu certe estas tia, ĉar li havas plej malgrandajn grandan duonakson kaj afelion el ĉiuj konataj asteroidoj.

En 1981 li hazarde observis kaŝadon de stelo far de ankoraŭ nemalkovrita neptuna luno Lariso[1].

Li kunmalkovris la asteroidon 99942 Apophis[2], kiu proksimiĝos al la Tero la 13-a de aprilo 2029 kaj mallongtempe brilos je almenaŭ tria magnitudo.


HonorojRedakti

Li ricevis en 1990 la Premion Harold Clayton Urey[3].

Al la asteroido 3255 Tholen oni donis lian nomon[4].

Noto kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti