David O. SELZNICK (10a de majo, 1902 – 22a de junio, 1965) estis usona kin-produktoro, scenaristo kaj filmostudia estro.[1] Li estis plej bone konata pro la produktorado de Gone with the Wind (1939) kaj Rebecca (1940), kiuj havigis al li po unu Oskar-premion por la Plej Bonkvalita Filmo.

David O. Selznick
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1902 (1902-05-10)
en Picburgo,  Usono
Morto 22-an de junio 1965 (1965-06-22) (63-jaraĝa)
en Holivudo,  Usono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Kolumbio
Familio
Patro Lewis J. Selznick
Edz(in)o Irene Mayer Selznick • Jennifer Jones
Infanoj L. Jeffrey Selznick • Daniel Selznick
Okupo
Okupo filmproduktoroscenaristo • entreprenisto • plenuma produktorofilmreĝisoroproduktoro
vdr

Spite sian sukceson per filmoj de MGM, Paramount Pictures, kaj de RKO Pictures, Selznick deziros esti sendependa produktoro per sia propra studio. En 1935 li realigis tiun celon luante studiojn kaj necesaĵojn de RKO Culver City, formis Selznick International Pictures, kaj distribuis siajn filmojn pere de United Artists. Liaj sukcesoj pluis per klasikaĵoj kiel The Garden of Allah (1936), The Prisoner of Zenda (1937), A Star Is Born (1937), Nothing Sacred (1937), The Adventures of Tom Sawyer (1938), The Young in Heart (1938), Made for Each Other (1939), Intermezzo (1939) kaj Gone with the Wind (1939), kiu plue estas la plej enspeziga filmo de ĉiuj epokoj. Gone with the Wind ricevis ok Oskar-premiojn kaj du specialajn premiojn.

Li produktoris sian duan Oskar-premion Rebecca (1940), nome unua produkto en Holivudo de la brita reģisoro Alfred Hitchcock. Selznick estis alportinta Hitchcock el Anglio, kaj lanĉis la usonan karieron de la reĝisoro. Rebecca estis la nura filmo de Hitchcock kiu ricevis Oskar-premion al Plej Bonkvalita Filmo.

Bibliografio redakti

  • Thomson, David. Showman: The Life of David O. Selznick. New York: Knopf, 1992. ISBN 0-394-56833-8
  • Selznick, David O. (2000) [origine 1972 Viking Press]. Behlmer, Rudy (eld.). Memo from David O. Selznick (represo). New York: Modern Library. ISBN 0-375-75531-4.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "About David O. Selznick", PBS, 16a de aprilo, 2005.