David Payne (artisto)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon David Payne.

David PAYNE (n. en 1843 - m. en 1894) estis skotlanda pejzaĝpentristo.

David Payne
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1843 (1843-01-01)
en Annan
Morto 1-an de januaro 1894 (1894-01-01) (51-jaraĝa)
en Sheffield
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Annan Academy
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Sweet Summer - 1876

Biografio redakti

Payne naskiĝis en Annan, en la malnova graflando Dumfriesshire[1]. Li estis filo de masonisto kaj ricevis edukadon en la akademio de Annan, kune kun sia kolega artisto William Ewart Lockhart. Li origine vivtenis sin kiel domfarbisto, antaŭ ol fariĝi artisto. Payne transloĝiĝis al Derby en 1869. Li laŭ tiutempaj dokumentoj okupis plurajn domojn en Derbyshire dum la 1880-aj jaroj.

Payne fariĝis pentristo de kamparaj pejzaĝoj kaj de okultrompaj pentraĵoj[1]. Li organizis ekspoziciadon de siaj verkoj en la societo Royal Birmingham Society of Artists (RBSA), sed ankaŭ en la muzeo kaj artgalerio de Nottingham. Payne estis membro de la Reĝa Skotlanda Akademio (RSA). Li estas rigardata kiel unu el la plej bonaj artistoj de la Birmingham-a skolo de la 19-a jarcento. En 1891, reĝino Viktoria vizitis Derby por instali la unuan ŝtonon de la Reĝa Flegejo de Derbyshire kaj por nobligi Alfred Seale Haslam[2]. Payne pentris tiun okazaĵon, reprezentante centojn da homoj, militistoj kaj ĉevaloj[2]. Tiu pentraĵo nun videblas en la muzeo kaj artgalerio de Derby. Aliaj verkoj estas videblaj en lia naskiĝurbo Annan[1].

Payne estis edziĝinta kaj havis 14 gefilojn. Li mortis en Sheffield en 1894.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Harvest Home and Golden Corn Arkivigite je 2011-06-09 per la retarkivo Wayback Machine, David Payne, 1875
  2. 2,0 2,1 Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby p.40. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.

Eksteraj ligiloj redakti