David Pohle (naskiĝinta en 1624 je Marienberg; mortinta la 20-an de decembro 1695 en Merseburg; skribmaniero de lia familia nomo ankaŭ Pohl, Pohlen, Pole, Pol aŭ Bohle) estis germana komponisto de baroka muziko.

David Pohle
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1624 (1624-01-01)
en Marienberg
Morto 20-an de decembro 1695 (1695-12-20) (71-jaraĝa)
en Merseburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Pohle devenis el familio de urbofajfistoj. Kun sia frato Samuel Pohle li eniris kiel instrumentisto en la kapelon de duko Christian de Saksio-Merseburg. Estas dokumentita restado lia ekde 1650 ĝis 1652 en Kassel. Ekde 1653 li troviĝis ĉe la kortego de Gottorf en Ŝlesvigo. En baptonoto el la jaro 1660 li estas nomata „princa magdeburga koncertmajstro“. Plej malfrue ekde 1661 li jam estis kortega kapelmajstro ĉe Duko Aŭgusto de Halle-Weißenfels. Ekde 1674 ĝis 1677 li ankaŭ laboris ĉe la kortegoj en Weißenfels kaj Zeitz. Ekde 1678 ĝis 1682 li estis kapelmajstro en Zeitz. Ekde 1682 ĝis sia morto en la jaro 1695 li sekve estis kapelmajstro en Merseburg.

La plej fruaj konserviĝintaj komponaĵoj el lia plumo estas strofokantoj pri la odoj de Paul Fleming, kiujn li en 1650 dediĉis al la landgrafo de Hesio-Kassel. En liaj religiaj kantverkoj la influo de Heinrich Schütz estas rimarkebla. Inter 1663 kaj 1664 li verkis kantatojn por la tuta liturgia jaro. En ili ĉiufoje biblia verso alternas kun strofa ario, kies tekstoj devenas el odoj de David Elias Heidenreich. El ĉi tiu ciklo nur unu verko konserviĝis: „Siehe, es hat überwunden der Löwe“. La kantverkaro de Pohle estas ligilo inter tiuj de Heinrich Schütz kaj Johann Sebastian Bach kaj ebligas enrigardon en la evoluon de la protestanta eklezia kantato.

Je la instrumenta muziko li eksperimentis – je prefero de la mezaj kaj malaltaj voĉregistroj – ĉefe per la formo. Malgraŭ modesta amplekso de lia verkaro aparta stilo estas ekkonebla.

Neniu el liaj verkoj estis publikigita dum lia vivo, kaj multaj liaj komponaĵoj perdiĝis.

Verkoj redakti

Ĉiuj verkoj de Pohle estas nur manskribe postlasitaj kaj multa estas perdiĝinta. Kelkaj verkoj nur dum la lastaj jaroj estis eldonitaj. A. Kantverkoj (pri la perdiĝintaj kantverkoj vd. W. Serauky, p. 283sj.)

1. religiaj, latinaj

  • Amo te Deus, 3 kantvoĉoj, 3 instrumentoj, B.c. (D-Dl, S-Uu)
  • Benedicam Dominum, 2 kantvoĉoj, 3 instrumentoj, B.c. (S-Uu)
  • Benedicam Dominum (alia versio), kantvoĉoj, 3 instrumentoj, B.c. (S-Uu)
  • Bonum est confiteri, 3 kantvoĉoj, B.c. (S-Uu), Verlag C. Hofius Ammerbuch, 2007[1]
  • Diligam te Domine, Sopran solo, 2 instrumentoj kaj B.c. (D-Kl)
  • Domine, ostende mihi, 5 kantvoĉoj, 6 instrumentoj, B.c. (S-Uu), Hänssler/Carus Neuhausen 1976
  • Domine, quis habitat, 4 kantvoĉoj, 5 instrumentoj, B.c. (S-Uu)
  • In te Domine speravi, 3 kantvoĉoj, instrumentoj, B.c. (S-Uu)
  • Jesu chare, Alt solo, 2 kantvoĉoj, B.c. (S-Uu), Prima la musica! 2008
  • Jesus auctor clementiae/Jesus Ursprung der ewgen Güt, 3 kantvoĉoj, 3 instrumentoj, B.c. (S-Uu)
  • Miserere mei Deus, 5 kantvoĉoj, 5 instrumentoj laŭplaĉe, Bc., D-Kl, Prima la musica! 2008
  • Nascitur Immanuel, 5 kantvoĉoj, 5 instrumentoj, B.c., D-Dl, Prima la musica! 2006
  • Oculi mei, 3 kantvoĉoj, 2 instrumentoj, Bc., S-Uu
  • Paratum cor meum, solotenoro, 2 instrumentoj, B.c., S-Uu
  • Te sanctum Dominum, 5 kantvoĉoj, 7 instrumentoj, B.c., S-Uu
  • Tulerunt Dominum, 6 kantvoĉoj, 6 instrumentoj, B.c., S-Uu, Prima la musica! 2006
  • Vox Domini, solobaso, 2 Instr., B.c., S-Uu, Verlag C. Hofius Ammerbuch, Januar 2008[1]

2. religiaj, germanlingvaj

  • Der Engel des Herrn, por 4 kantvoĉoj, 4 instrumentoj, B.c. (D-B, S-Uu)
  • Es wird ein Stern aus Jacob aufgehen, por 4 kantvoĉoj, 3 instrumentoj, B.c. (D-B), Prima la musica! 2008
  • Herr, wenn ich nur dich habe, Alt solo, 5 instrumentoj, B.c. (D-B, S-Uu), Prima la musica! 2005
  • Herr, wenn ich nur dich habe (alia versio), 3 kantvoĉoj, 3 instrumentoj, B.c. (S-Uu), Carus Stuttgart,
  • Ihr Völker bringet her, 3 kantvoĉoj, 3 instrumentoj, B.c. (D-B), Prima la musica! 2008
  • Jesu, meine Freude, 4 kantvoĉoj, 3 instrumentoj, B.c. (D-B, D-KIl)
  • Nur in meines Jesu Wunden, 6 kantvoĉoj, 6 instrumentoj, B.c. (S-Uu)
  • Siehe, es hat überwunden der Löwe, 5 kantvoĉoj, 7 (8 ad lib.) instrumentoj, B.c. (D-B) (teksto de D. E. Heidenreich: Geistliche Oden, Halle 1665)
  • Wie der Hirsch schreiet, solotenoro, 3 Instr., B.c. (D-B, S-Uu), Hänssler/Carus Neuhausen 1982 / Sikorski-Verlag Hamburg, Prima la musica! 2008

3. profanaj, germanlingvaj

  • 12 arioj pri tekstoj el la 5-a odaro de Paul Fleming, 2 kantvoĉoj, 2 instrumentoj, Bc. (D-Kl)
  • Kein Augenblick vergeht, 3 kantvoĉoj, Bc., (Stimmen in S-Uu)
  • Marindgen, du siehst hold und schöne, 2 kantvoĉoj, 5 instrumentoj, Bc., S-Uu (Stimmen.)
  • Weiss und Schwarz, f. 2 kantvoĉoj, 2 instrumentoj, B.c. (S-Uu)

B. Kantoteatraĵoj (ĉiuj perdiĝintaj; la libretoj plejparte devenas de David Elias Heidenreich)

  • Liebe krönt Eintracht (1669)
  • Der singende Hof-Mann Daniel (1671)
  • Der glückselige Liebes-Fehl Prinz Walrams aus Sachsen (1673)
  • Der verliebte Mörder Herodes (1673)
  • Aspasia (1672)
  • Das Ungereimte Paar Venus und Vulcanus (1679)

C. Instrumentaj komponaĵoj

  • 20 sonatoj por 5 ĝis 8 instrumentoj (D-Kl; enhavas ĉiujn sonatojn, tamen sen voĉkajero de violono 1);

kompletaj kopioj de: 4. Sonate à 5 (S-Uu; 2 Ex.); 11. Sonate à 6 (D-Kl); 17. Sonate à 6 (S-Uu)

  • Sonata à 3 (D-W)
  • Sonata à 4 (D-Kl)
  • 2 Sonate à 4 (D-W)
  • Sonata à 5 (S-Uu)
  • 3 Sonate à 6 (D-Kl), Sikorski-Verlag Hamburg / Kammermusikverlag Kassel
  • Sonata à 8 (D-Kl), Sikorski-Verlag Hamburg / Kammermusikverlag Kassel
  • 2 Suiten à 4 (D-Kl)
  • Le Testament du Sr. Belleville et Courante et Sarabande (D-Kl)
  • Ballett, PL-GD (liuto-tabulaturo)
  • Sonata a 2 Violini verstimbt. D. Pohle (perdiĝinta, menciita en F-Pn, Codex Rost, n-ro 24)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Engelbrecht, Christiane: Die Kasseler Hofkapelle im 17. Jahrhundert, Kassel 1958.
  • Frandesen, M. E.: Albrici, Peranda und die Ursprünge der Concerto-Aria-Kantate in Dresden, en: Schütz-Jahrbuch 18 (1996), pj. 123-139.
  • Gille, Gottfried: Der Schützschüler David Pohle (1624-1695): seine Bedeutung für die deutsche Musikgeschichte des 17. Jahrhunderts, Doktortezo Univ. Halle, 1973.
  • Gille, Gottfried: Die geistliche Vokalmusik David Pohles (1624-1695), en: Musik und Kirche 14 (1975), pj. 64-74.
  • Gille, Gottfried: Der Kantaten-Textdruck von David Elias Heidenreich, Halle 1665, in den Vertonungen David Pohles, Sebastian Knüpfers, Johann Schelles und anderer, en: Die Musikforschung 38 (1985), pj. 81-94.
  • Glüxam, Dagmar: Die Violinskordatur und ihre Rolle in der Geschichte des Violinspiels, Tutzing 1999, p. 131sj.
  • Krummacher, Friedrich: Die Überlieferung der Choralbearbeitungen in der frühen evangelischen Kantate. Untersuchungen zum Handschriftenrepertoire evangelischer Figuralmusik im späten 17. und beginnenden 18. Jahrhundert, Berlino 1965 (= Berliner Studien zur Musikwissenschaft 10.
  • Märker, M.: David Pohles Weihnachtskantate ‚Nascitur Immanuel’ und die Frühgeschichte der Concerto-Aria-Kantate, en: Schütz Jahrbuch 17 (1995), pj. 81-96.
  • Peetz, Juliane: Die geistlichen Vokalwerke von David Pohle in der Düben-Sammlung in Uppsala. Edition und Quellenstudien, Doktortezo, Univ. Würzburg 2004.
  • Serauky, Walter: Musikgeschichte der Stadt Halle, II/l, Halle kaj Berlino 1939.

Eksteraj ligiloj redakti