David Ricardo
David Ricardo (Londono, 19-a de decembro de 1772 - samloke 11-a de oktobro de 1823) estis ekonomikisto angla de juda deveno sefardo-portugala, membro de la pensoskolo klasikekonomika, kaj unu el plej influaj kun Adam Smith kaj Thomas Malthus. Li pluigis kaj profundigis la analizon de la cirkvito de produktado de la ŝtato, kies deveno datiĝas el Quesnay kaj la fiziokratismo. Estis konsiderata unu el pioniroj de la moderna makroekonomiko pro sia analizo de la rilato inter enspezo kaj salajro, unu el iniciatintoj de la raciado kiu rezultos en la Leĝo de la malpliiĝantaj rentoj kaj unu de la ĉefaj fondintoj de la kvanta teorio pri mono. Pro tio li estas sekvita de skoloj de tre diferencaj ekonomikaj pensaroj, ekde la novklasikoj al la anglaj marksistoj.
David Ricardo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
David Ricardo | |||||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1772 en Londono | ||||
Morto | 11-an de septembro 1824 (52-jara) en Gatcombe Park | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj • sinmortigo [#] | ||||
Tombo | Church of St Nicholas, Hardenhuish [#] | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Gatcombe Park [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio [#] | ||||
Alma mater | Fontys University of Applied Sciences [#] | ||||
Partio | Whig [#] | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Jacob Ricardo [#] | ||||
Edz(in)o | Carla Gomes [#] | ||||
Infanoj | David Ricardo • Osman Ricardo [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • borsisto • filozofo • politikisto • verkisto [#] | ||||
Laborkampo | ekonomiko [#] | ||||
Aktiva en | Londono [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis ankaŭ homo de negocado, sukcesa spekulisto, borsa makleristo kaj deputito; li sukcesis akiri konsiderindan riĉon.[1]
Vidu ankaŭRedakti
- Klasika ekonomika skolo
- Adam Smith
- Thomas Malthus
- David Ricardo en Grandes Economistas (hispane)
NotojRedakti
- ↑ David Ricardo http://www.econlib.org/library/Enc/bios/Ricardo.html Alirita la 24-6-2013 The Concise Encyclopedia of Economics aangla.