Malfermi la ĉefan menuon

David Ritchie Tullo

David Ritchie TULLO (naskita en februaro 1876 en Edinburgh; mortinta la 23-an de februaro 1942[1]) estis skota esperantisto kaj solicitoro antaŭ la superaj kortumoj de Skotlando.

Li estis esperantisto de 1908. Li estis kasisto de Skota EF (1920-27) kaj de UK 1926. Delegito al la Komerca Konferenco en Venezia, 1923. Ĉefdelelgito de UEA por Skotlando de 1927. Komitatano de UEA, 1931.

FontojRedakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.