David Shugar (naskiĝis la 10-an de septembro 1915 en Józefów (distrikto Staszów), mortis la 31-an de oktobro 2015) estis pola biologo kaj biofizikisto, kreinto de pola skolo de molekula biofiziko.

David Shugar
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1915 (1915-09-10)
en Józefów Witowicki
Morto 31-an de oktobro 2015 (2015-10-31) (100-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato McGill
Familio
Edz(in)o Grace Wales Shugar
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

En la aĝo de 4 aŭ 5 jaroj li alvenis kune kun siaj gepatroj al Kanado. En 1936 li finis studojn pri fiziko en Universitato McGill en Montrealo kaj doktoriĝis tie en 1940. De januaro 1941 ĝis la soldatservo li laboris en esplora entreprenejo en Leaside apud Toronto. Dum la dua mondmilito li servis de 1944 en la kanada mararmeo en la grado de electrical sub-lieutenant. Li okupiĝis pri aparatoj por kontraŭbatali submarŝipojn. De 1946 li laboris en la kanada ministerio pri sano kaj sociaj aferoj. En la jaroj 1948–1950 li estis engaĝita en Instituto Pasteur en Parizo, laborante pri kinetiko kaj mekanismoj de la agado de enzimoj, kaj poste ĝis 1952 en Centro pri Nuklea fiziko de Universitato Libera de Bruselo, kie li okupiĝis pri proprecoj de konsisteroj de nukleataj acidoj kaj proteinoj. Laŭ iniciato de profesoro Leopold Infeld li translokiĝis en 1952 al Pollando, kie li iĝis gvidanto de Biokemia Fako en la Nacia Instituto de Publika Sano en Varsovio. Ekde 1954 li samtempe aktivis en Instituto pri Biokemio kaj Biofiziko de la Pola Scienca Akademio. En 1965 laŭ lia iniciato kreiiĝis katedro de biofiziko en la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato. Samtempe li elektiĝis la unua prezidanto de la Pola Societo de Fizika Medicino; li plenumis la funkcion ĝis 1969.

David Shugar estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de pli ol 400 sciencaj publikaĵoj citataj pli ol 10 mil fojojn. Li edukis multajn disĉiplojn. En 1966 li ricevis individuan Ŝtatan Premion de la 2-a grado, en 1969 ricevis honoran doktorecon de la Universitato de Gento kaj en 1995 de la Varsovia Universitato. Ekde 1983 li estis membro de la Pola Scienca Akademio PAN. Lia edzino, Grace Wales Shugar (1918–2013) en la Psikologia Fakultato de la Varsovia Universitato kreis centron de evolua psikolingvistiko.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti