David Thompson (Barbada politikisto)
David John Howard THOMPSON [dejvid ĝon hauard tompson] (25-a de decembro 1961 – 23-a de oktobro 2010) estis la 6-a Ĉefministro de Barbado, kiu servis de 2008 ĝis lia morto je 48 jaroj per pankreata karcinomo en 2010.
La Hon. | |||||
David Thompson PK, MP | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() David Thompson
| |||||
Persona informo | |||||
David John Howard Thompson | |||||
Naskiĝo | 25-a de decembro 1961 en Londono, Unuiĝinta Reĝlando | ||||
Morto | 23-a de oktobro 2010 en Mapps, Barbado | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Pankreata kancero ![]() | ||||
Tombo | Sankta Johano ![]() | ||||
Ŝtataneco | Barbado ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de la Okcidenthindo Hugh Wooding Jura Lernejo | ||||
Partio | DLP | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie-Josephine Mara Thompson | ||||
Infanoj | Misha Thompson Oya Thompson Osa-Marie Thompson | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Advokato | ||||
| |||||
6-a Ĉefministro de Barbado | |||||
Dum | 16-a de januaro 2008 – 23-a de oktobro 2010 | ||||
Antaŭulo | Owen Arthur | ||||
Sekvanto | Freundel Stuart | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiDavid Thompson naskiĝis en Londono en la Unuiĝinta Reĝlando je Kristnasko, 1961. Lia patro, Charles Thompson, estis Afrika-Barbada pentristo, kaj lia patrino, Margaret Knight, estis blankula aŭtorino, sekretariino kaj flegistino. Ili edukis Thompson-on kaj liajn tri gefratojn ĉe Vilaĝo Fitts, Sankta Jakobo.[1]
Thompson ĉeestis Elementan Lernejon St. Gabriel, poste Lernejo Kombermiro. Ĉe Kombermiro, Thompson distingigis sin pro liaj lertaĵoj en debato kaj publika parolado. Li estis la ĉefa membro de la Kombermira debata teamo, kaj gajnis eminentecon en la tiama-populara mezlerneja debata televida serio Understanding (esperante: Kompreno).[1]
Thompson kompletigis mezlernejon kaj gajnis Barbadan Stipendion en 1978. Li instruis ĉe Kombermiro dum unu jaro, kaj poste ĉeestis la Fakultato de Juro ĉe la Universitato de Karibio. Li diplomis kun honoroj en 1984.[1]
Li iris al la Hugh Wooding Jura Lernejo en Trinidado kaj studis juran edukadon. De 1986 ĝis 1988 li estis parttempa repetitoro de juro ĉe Universitato de Karibio. En 1986 li aliĝis al la jura firmo de Errol Barrow.[1]
Politika kariero
redaktiThompson-a politika kariero komencis je frua aĝo. Li estis membro de la junula brako de la DLP. Tio, aldone al lia sukceso pro liaj telesenditaj debatoj, kaptis la atenton de Errol Barrow, ĉefo de la DLP.[1]
Kiam Errol Barrow mortis je 1987, Thompson estis kandidato por Barrow-a vaka sidejo - Sankta Johano - kaj gajnis la sidejon. Li tenis la sidejon dum 23 jaroj ĝis lia morto en 2010.[1] La sidejo nun estas vaka, sed Guberniestro ĝenerala Clifford Husbands ordonis kromelekton je 21-a de januaro 2011 por plenigi la sidejon.[2] Lia edzino Mara estas en la konkuro por la sidejo, kun la DLP.
En 1991, Ĉefministro Erskine Sandiford nomumis Thompson-on kiel Ministron de Komunuma Evoluo kaj Kulturo. En 1993, li ŝanĝis al Ministro de Financo ĝis la DLP malgajnis potencon je 1994.
Post la DLP malgajnis la elekton de 1994, Thompson iĝis la ĉefon de la kontraŭstaro ĝis 2003. En 2003, li transdonis la ĉefecon de la kontraŭstaro kaj la DLP, kaj reiris al sia jura praktikado.[1]
Ĉefministro de Barbado
redaktiThompson reiris al la DLP en 2006, kaj regajnis la ĉefecon de la kontraŭstaro kaj la DLP. Li agreseme reorganizis la partion, kaj preparis kampanjon por la elekto de 2008. La DLP gajnis la elekton, 20 sidejoj kontraŭ 10 sidejoj por la BLP, kaj je 16-a de januaro 2008 Guberniestro ĝenerala Clifford Husbands jurigis David Thompson-on kiel la 6-an Ĉefministron de Barbado.
Thompson anoncis sian kabineton je 19-a de januaro 2010, kaj nomumis sin kiel Ministron de Financo, Ministron de Ekonomiaj Aferoj kaj Evoluo, Ministron de Laboro, Ministron de Ŝtatoficaro kaj Ministron de Energio. Ĝi juriĝis je 20-a de januaro 2010.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Biography - Prime Minister. BGIS. Alirita 2011-01-06 .
- ↑ "By-election on the cards for St John", Nation Publishing, 12-a de novembro, 2010. Kontrolita 6-a de januaro, 2010. Arkivigite je 2013-01-29 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-29. Alirita 2011-01-06 .
Kabineta Posteno | ||
---|---|---|
Antaŭulo | Posteno | Posteulo |
Owen Arthur | Ĉefministro de Barbado (16-a de januaro 2008 – 23-a de oktobro 2010) |
Freundel Stuart |