David J. Thouless

(Alidirektita el David Thouless)

David J. THOULESS (Bearsden, 21-a de septembro, 1934 - Kembriĝo, 6-a de aprilo, 2019) estis brita fizikisto kaj Nobel-premio pri fiziko[1] kune kun Duncan Haldane kaj J. Michael Kosterlitz en (2016).

David J. Thouless
Nobel-premiito
Persona informo
David J. Thouless
Naskiĝo 21-an de septembro 1934 (1934-09-21)
en Bearsden
Morto 6-an de aprilo 2019 (2019-04-06) (84-jaraĝa)
en Kembriĝo
Mortis per demenco vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Halo Triunuo • Universitato Cornell • Halo Clare vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo nuklea fiziko vd
Doktoreca konsilisto Hans Albrecht Bethe vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thouless gajnis sian doktoriĝon de la Universitato Cornell sub Hans Albrecht Bethe. Estis instruisto de matematika fiziko en la Universitato de Birmingham en Britio antaŭ iĝi profesoro pri fiziko en la Universitato de Vaŝingtonio en Seattle en 1980. Thouless faris multajn teoriajn kontribuojn al la kompreno de etendita sistemoj de atomoj kaj elektronoj kaj nukleonoj. Areoj kie lia laboro efikis inkludas fenomenojn de superkonduktiveco, la proprietojn de nuklea materio kaj ekscititajn kolektivajn movojn ene de kernoj.

Thouless estis membro de la Reĝa Societo de Londono, membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj, kaj membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj. Inter liaj multaj premioj estas la Dirac Medalo de la Instituto de Fiziko (1993), la Nobel-premio pri fiziko (2016) kaj la Wolf-Premio pri Fiziko en 1990.

Notoj redakti