David Warren

aŭstralia inventisto

David Ronald de Mey Warren (20-a Marto 1925 – 19a Julio 2010) estis aŭstralia sciencisto, plej bone konata pro invento kaj disvolvigo de la nigra skatolo.

David Warren
Persona informo
David Warren
Naskiĝo 20-an de marto 1925 (1925-03-20)
en Groote Eylandt
Morto 19-an de julio 2010 (2010-07-19) (85-jaraĝa)
en Melburno
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Universitato de SidnejoImperia Kolegio LondonaUniversitato de Melburno • Launceston Church Grammar School • Trinity Grammar School vd
Familio
Gefratoj Grace Warren vd
Profesio
Okupo kemiistoinventisto • universitata instruisto • konsilisto • inĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Warren naskiĝis en Groote Eylandt, insulo de la Norda Teritorio. Li estis la unua filo de eŭropaj gepatroj en la insulo kaj estis sendita al lernejo Launceston Church Grammar School de Tasmanio kaj al Trinity Grammar School de Sidnejo. Li diplomiĝis ĉe la Universitato de Sidnejo kiel Bachelor of Science[1] (bakalaŭro).

Premioj redakti

D-ro Warren iĝis Oficiro de la Ordeno de Aŭstralio (AO) en la Aŭstralia Honortago de 2002.[2]

Novembre de 2008, Qantas nomis unu el siaj Airbus A380 laŭ d-ro Warren omaĝe pri liaj servoj al aviado.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti