Dazipo (Dasypus) estas (laŭ PIV2) genro de malgrandaj mamuloj, kiun oni depost 1995 klasas en la ordo cingulatoj (Cingulata) en la superordo ksenartroj (Xenarthra). Ĝi donas sian nomon al la superordigita familio dazipedoj, kaj estas la sola genro ene de ĝi. Dazipo havas sur la korpo zonosimilan kirason, kiu konsistas el duarangaj ostoj kovrataj de epiderma korneca tavolo. Oni distingas kapan, ŝultran, koksan kaj dorsan kirasojn. La dorsa kiraso estas moviĝema, kaj konsistas el zonoj kiuj ebligas por kelkaj specioj la globforman kuntiriĝon. Ankaŭ ilian voston kovras kiraso. Iliaj kruroj estas mallongaj, sed kun fos-ungegoj. Ilia dentaro konsistas el 7/7 aŭ kelkfoje el pli ol 100 dentoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dazipo
Armadelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Vivonaskuloj Theria
Superordo: Ksenartroj Xenarthra
Ordo: Cingulatoj Cingulata
Familio: Dazipedoj Dasypodidae
Genro: Dazipo Dasypus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dazipoj fosadas kaj havas akrajn ungegojn. Multaj specoj usas siajn akrajn ungegojn por elfosi manĝaĵon, kiel insektolarvojn, kaj por fosi loĝfosaĵojn. Ili povas sin fosi en la grundon tre rapide.

Dazipoj estas ĉionmanĝuloj. La dieto de dazipaj specoj varias, sed konsistas precipe el insektoj, insektolarvoj kaj aliaj senvertebruloj. Tamen iuj specoj manĝas preskaŭ tute formikojn kaj termitojn. Oni kalkulas, ke deko da dazipoj povas nuligi tunon da fiinsektoj en unu jaro.[1]

La fenomeno de plurembrieco (polyembryonia) konatas ĉe ili. Ili loĝas en Sud- kaj Mez-Ameriko kaj Teksaso.

  • La Naŭzona dazipoarmadelo (Dasypus novemcinctus) loĝas de Teksaso ĝis Gran-Chaco; ĝi havas 9 dorsajn kiras-zonojn.
  • La Kurtvosta dazipo (D. hybridus) loĝas de Brazilo ĝis Patagonio; ĝi havas 6-7 dorsajn kiras-zonojn.

Ĉe ambaŭ specioj elformiĝas 12 embrioj pro la plurembrieco.

Notoj redakti

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 57. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiuokaze uzebla kaj citebla.
  2. Ekoregionoj en Paragvajo
  3. Napaj humidaj arbaroj

Vidu ankaŭ redakti