Deĝon
Deĝon (ankaŭ Daejeon; koree 대전-大田) estas la tria plej granda urbo en la centro de Sud-Koreio, kaj havas 1.442.856 laŭ 2005 censuso.
Deĝon | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 475 221 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 2 732 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 21′ N, 127° 23′ O (mapo)36.351127.385Koordinatoj: 36° 21′ N, 127° 23′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 539,96 km² (53 996 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Deĝon lokas ĉe koordinatoj 36° 21′ 26″ N 127° 23′ 5″ O / 36.35722 °N, 127.38472 °O (mapo) kaj troviĝas sur ebenaĵo (tamen en la proksimo estas montoj) ĉe la vojkruciĝoj kaj fervojokruciĝoj. Seulo troviĝas je 167, Busan je 294 km-oj.
HistorioRedakti
Deĝon longe estis malgranda vilaĝo, sed en 1905 la fervojo portis prosperon. En 1926 la japanoj konstruis pli novan fervojon, kaj la urbo kreskis rapide. En 1932 ĝi iĝis provinca ĉefurbo.
KlimatoRedakti
En Deĝon pluvas 1354 mm. Vintre la averaĝa temperaturo varias ĉirkaŭ frostopunkto, somere proksimume 25 °C.
Ekonomio kaj edukadoRedakti
Deĝon estas konata, kiel silicia valo de Sud-Koreio plene de esploraj institutoj, sciencaj parkoj kaj similaj. Ankaŭ universitatoj funkcias en la urbo.
VidindaĵojRedakti
- muzeo pri artoj
- bestoĝardeno
TrafikoRedakti
En Deĝon metroo funkcias ekde 2007. La eksteraj vojaj kaj trajnaj kontaktoj estas bonaj.
ĜemelurbojRedakti
Deĝon estas ligita al la jenaj ĝemelurboj: