Deĥak - Revuo por bona literaturo

Deĥak - Revuo Ppor bona literaturo (en la hebrea: דְּחָק - כתב עת לספרות טובה) estas israela literatura revuo redaktita de Yehuda Vizan, traktanta larĝan gamon de temoj de poezio, prozo, dramo kaj judisma filozofio, artkritiko, arto kaj politika filozofio. "Deĥak" estas biblia vorto signifanta "streso", "puŝo", "krizo" aŭ "tempo de bezono".

Deĥak - Revuo por bona literaturo
revuo


Retejo http://mitzlolpoetry.wix.com/dehak
vdr
Deĥak - Revuo por bona literaturo
revuo
Komenco 2011 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La unua numero aperis en 2011 kaj estis akuzita de kritikantoj (kiel Menahem Ben), pro sia "Haskala" naturo, estanta tro "snoba kaj indulgema".[1] Sed postaj numeroj estis laŭditaj de kritikantoj, kaj konservativaj (Makor Riŝon[2]) kaj liberalaj (Haaretz, Yitzhak Laor), kiel eminenta literatura revuo de Israelo.[3]

Inter ties konstantaj kontribuantoj estas multaj el la superregaj poetoj de Israelo, aŭtoroj, kleruloj, artistoj kaj tradukistoj.

La revuo eldonadas multajn intervjuojn kun rimarkindaj famuloj kiel: John Searle, Charles Simic, Hilary Putnam, Adam Zagajewski, Noam Chomsky, Nathan Zach, Luc Tuymans, Roger Scruton, Aharon Ŝabtaj, Charles Bernstein, Marjorie Perloff, Razmik Davoyan, Paul Muldoon, Richard Swinburne, Rae Armantrout, Dieter Henrich, Daniel Dennett, Richard Greene, Allen W. Wood, Michaël Borremans, Terry Pinkard, Nikolai Tolstoy, Peter Cole, Meir Wieseltier, Roger Kimball, Ya'akov Dorchin, Armen Darbinyan, Tobias Wolff, Tom Rockmore, Robert Stern, Christian Bök, Hrant Bagratyan, Timur Kibirov, Suzana Howe, Alain de Benoist, George Szirtes, Alice Oswald, Aleksandr Dugin, Christine Korsgaard, Alan Riach kaj aliaj.

Deĥak estas presita revuo. Pasintaj numeroj estas haveblaj enrete por libera legado (en la hebrea) ĉe la revua retejo. Apud la revuo funkcias malgranda gazetaro kiu eldonas hebrean kaj tradukitan poezion, dramon kaj kritikon.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-11-29. Alirita 2021-11-29.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-11-29. Alirita 2021-11-29.
  3. [1]

Eksteraj ligiloj redakti