De Francisko el Asizo por vi

De Francisko el Asizo por vi estas verko de Humberto Leite Araújo, tradukita de Délio Pereira de Souza, por lanĉo dum la 66-a UK okazinta en Braziljo, Brazilo. Ĝi konsistas en biografio de Johano Bernadone, kiu prenis la nomon Francisko, alnomita "el Asizo", la urbo de lia naskiĝo. La libro priskribas la fenomenojn al li okazintajn laŭ vidpunkto de spiritismo.