Familio Galen

(Alidirektita el De Galen)

De Galen (germane von Galen) estas la nomo de malnova vestfala nobela gento. La nobeloj de Galen apartenas al la pranobelaro de Graflando Mark. La nomdona praloĝejo de la gento estas Gahlen, nun parto de la komunumo Schermbeck en la distrikto Wesel. Branĉoj de la gento ekzistas ĝis nun.

Blazono de von Galen

Historio redakti

La gento aperas dokumente unuan fojon en la tempospaco 1138–1146 per Hermann von Galin,[1] la certa genta sinsekvo komenciĝas en 1220 per Rotger von Galen. Ĝis la mezo de la 13a jarcento la senjoroj de Galen estis vasaloj de la ĉefepiskopoj de Kolonjo. En 1256 ili aperis en Vestfalujo, ankaŭ tie ĉi ofte kun la individua nomo Rotger, kiel kavaliroj de la grafoj de Mark ĉe Hamm. Evoluis pluraj grandaj linioj interalie je Vellinghausen ĉe Soest kaj je Ermelinghof en suda Monasterlando. Ankaŭ en Livonujo gentanoj ekloĝis. La branĉoj je Lauzen kaj Kurzum ĉe Dünaburg el la linio je Vellinghausen-Bisping tenis la kuronan heredmarŝalan rangon.

Multaj gentanoj servis kiel ordenaj kavaliroj en la Germanan Kavalirordenon. De 1551 ĝis 1557 Henriko de Galen regis kiel landmajstro kaj imperia princo la ordenŝtaton en Livonujo. Alia grava reprenzentanto el la linio Vellinghausen-Bisping estis Christoph Bernhard von Galen (nask. 1606; mort. 1678). Li estis de 1650 ĝis sia morto en 1678 Princepiskopo de Monastero kaj efektivigis la rekatolikigon de la Monasterlando. Al sia nevo Francisko de Galen li donis la postenon de heredĉambelano de la Princepiskopujo Monastero fondis samtempe ferman familioposedaĵon („fideikommiss“) per Kastelo Dinklage kaj gentan flanklinion per Kastelo Assen, al kiu venis en 1770 alia familia fideikommiss.

En la 18a jarcento la senjoroj de Galen apartenis al la imperia kavaliraro en la rejnlanda distrikta kavaliraro. La gentolinio Ermelinghof estingiĝis proksimume 1800. La ankoraŭ nun ekzista heredĉambelana linio estis rangaltigata en 1665 en la staton de baronoj, je Vieno en 1702 en la staton de imperiaj grafoj, je 1803 en la prusan grafostaton.

Clemens August von Galen (naskiĝinta en 1878; mortinta 1946) estis de 1933 ĝis 1946 episkopo de Monastero. Li estis rangaltigata en 1946 al kardinalo kaj en 2005 beatigata.

 
Blazono de von Galen

Blazono redakti

La prablazono montras en oro tri (2:1) rektigitajn ruĝajn duoblajn lupohokojn. Sur la kasko la ŝildo inter po ruĝa kaj ora flugiloj. La lambrekinoj estas ruĝaj-oraj.[2]

Literaturo redakti

  • Max Bierbaum: Galen, von. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 6, Duncker & Humblot, Berlin 1964, ISBN 3-428-00187-7, S. 41 (Digitalisat).
  • Otto Hupp: Münchener Kalender 1928. Verlagsanstalt München/Regensburg 1928.
  • Genealogisches Handbuch des Adels, Adelslexikon Band IV, Band 67 der Gesamtreihe, C. A. Starke Verlag, Limburg (Lahn) 1978, ISSN 0435-2408
  • Genealogisches Handbuch der Oeselschen Ritterschaft. 1935. s. 491-495 - Curland genannt Gahlen
  • Carl Arvid von Klingspor: Baltisches Wappenbuch. Wappen sämmtlicher, den Ritterschaften von Livland, Estland, Kuronujo und Oesel zugehöriger Adelsgeschlechter. Stockholm 1882, info Blazonoj - von Galen genannt Halswig
  • Clemens Heitmann: Die Familien der Drosten und Erbkämmerer von Galen. En: Jahrbuch für das Oldenburger Münsterland 1974. Vechta 1973, S. 206–217.
  • Clemens Heitmann: Die Familie von Galen. 3a plibonigita eldono, 372 paĝoj (2007).

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Tiu-ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo de:von Galen en la germanlingva Vikipedio.

Referencoj redakti

  1. Lacomblet, Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins, Band I, Nr 355
  2. Otto Gruber: Die Wappen des südoldenburgischen Adels. En: Jahrbuch für das Oldenburger Münsterland 1971. Vechta 1970, S. 21