De Havilland Mosquito

La De Havilland DH-98 Mosquito estis dumotora, dusideja, mezflugila brita bombaviadilo. Ĝi estis la plej ofte uzata nokta ĉasaviadilo de la aliancanoj en la dua mondmilito.

De Havilland DH-98 Mosquito

Ĝia trunko estis ligna, kun tavolligna kovraĵo. Oni muntis ĝin en Anglio, Kanado kaj Aŭstralio per gluado, ŝraŭbado.

Oni planis ĝin en 1938, ĝi estis unuafoje uzata en bataloj en 1941. Ĝi agadis super Germanio kaj subpafis 600 aviadilojn de la Luftwaffe, kaj samkvantajn V-1 super Anglio kaj la Manika Markolo.

Ĝi havis pintan rapidon de 640 km/h, atingopovon - kun bomboŝarĝo de 1816 kg - 2419 km. Ĝi estis muntita per kvar 7,69 mm-aj maŝinpafiloj kaj kvar 20 mm-aj maŝinkanonoj, kiuj pafis sur la nazpinto de la aviadilo.

Oni uzis 42 diversajn tipojn de la Moskito kaj produktis el ĝi 7780 ekzemplerojn.