Malfermi la ĉefan menuon

De vulgari eloquentia ([de vulˈɡari eloˈkwentsi.a], [deː wʊɫˈɡaːriː eːɫɔˈkᶣɛnti.aː], {aŭ [de vulˈɡaːri eloˈkwɛntsja]; Pri nacilingva elokvento) estas la titolo de latina eseo de Dante Alighieri. Dekomence intencata por kvar libroj, ties verkado estis abandonita en la mezo de la dua libro. Ĝi estis probable komponita tuj post Dante iris al ekzilo; interna pruvaro indikas daton inter 1302 kaj 1305.

En la unua libro, Dante studas la rilaton la Latino kaj la gepatra lingvo, kaj la serĉado de "eminenta" gepatra lingvo en la areo de Italio; la dua libro estas analizo de la strukturo de la kanto (literumita ankaŭ kiel canzuni en Sicilia), kio estas Literatura ĝenro disvolvigita en la Sicilia Skolo de Poezio.

Latinaj eseoj estis tre popularaj en la Mezepoko, sed Dante faris kelkajn plinovigojn en sia verko: unue, la temo (verkado en gepatra lingvo) estis malofta temo en literatura diskutado tiame. Ankaŭ grave estis kiel Dante alproksimiĝis al tiu temo; tio estas, la argumento por doni al la gepatra lingvo la saman dignecon kaj legitimecon kiun la Latino tipe ricevas. Finfine, Dante verkis tiu eseon por analizi la originon kaj la filozofion de la gepatra lingvo, ĉar, en sia opinio, tiu lingvo ne estis io stata, sed io kiu evoluas kaj bezonas historian kuntekstigon.

FontojRedakti

 
De vulgari eloquentia, 1577

Eksteraj ligilojRedakti