Deadpool (filmo)

Deadpool estas usona filmo pri superheroo de 2016 bazita sur la rolulo de Marvel Comics de la sama nomo. Ĝi estas la oka epizodo en la X-Vira filmo-serio. La filmo estis reĝisorita de Tim Miller, kun scenaro de Rhett Reese kaj Paul Wernick kaj ĉefrolas Ryan Reynolds, Morena Baccarin, Ed Skrein, T. J. Miller, Gina Carano, Brianna Hildebrand, Stefan Kapičić kaj Leslie Uggams. En Deadpool, Wade Wilson estas submetita al eksperimento kiu lasas lin kun novaj kapablecoj kaj li devas ĉasi la viron kiu preskaŭ detruis lian vivon.

Dedpul
filmo
Originala titolo Deadpool
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12-a de februaro 2016
Daŭro 108 minutoj
Ĝenro Superheroo
Kameraado Ken Seng
Buĝeto Usona $ 58 milionoj
Reĝisoro(j) Tim Miller
Produktisto(j) Simon Kinberg
Ryan Reynolds
Lauren Shuler Donner
Scenaro Rhett Reese
Paul Wernick
Laŭ la verko de Fabian Nicieza
Rob Liefeld
Filmita en Usono
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Tom Holkenborg
Ĉefrolantoj Ryan Reynolds
Morena Baccarin
Ed Skrein
T. J. Miller
Produktinta firmao 20th Century Fox
Marvel Entertainment
Distribuo 20th Century Fox
IMDb
vdr

En februaro 2004, demarŝoj por la filmo estis komencita fare de New Line Cinema. Tamen, en marto 2005, New Line Cinema metis la filmon en prokrastiĝo kaj 20th Century Fox interesiĝis pri ĝi. En majo 2009, 20th Century Fox pruntedonis la filmon al verkistoj kaj en aprilo 2011, Miller estis dungita por reĝisori. Ĉefa fotografio komenciĝis en Vankuvero, Kanado, en marto 2015 kaj finiĝis en majo.

Deadpool premieriĝis en Parizo la 8an de februaro 2016 kaj estis liberigita la 12an de februaro 2016 en Nord-Ameriko en IMAX, DLP, D-Box kaj superaj grandaj formatoj. La filmo havis la plej altan rekordojn de enirbiletaj vendoj, estis tre aprezita filmo en Nord-Ameriko kaj ricevis ĝenerale pozitivajn recenzojn, kun kritikantoj laŭdante la verkon de Reynolds, la humuron kaj la agajn sinsekvojn, sed kritikante la intrigon kiel formuleca. Daŭrigo estis planata.

Eksteraj ligiloj redakti