Debrecen

urbo en Hungario

Debrecen (slovake Debrecín) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, kies departementejo estas kun departementorajto, en Distrikto Debrecen, kies centro ĝi estas. Debrecen estas ankaŭ sidloko de romkatolika diocezo. La nomo ne havas sencon en la hungara.

Debrecen
urbo kun departementaj rajtoj • Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj (ĝis 1971) • urbo kun departementaj rajtoj (ĝis 1990) • urbo kun komunumaj rajtoj • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4000–4044 • 4225
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 201 582  (2023) [+]
Loĝdenso 437 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 32′ N, 21° 38′ O (mapo)47.5321.639166666667Koordinatoj: 47° 32′ N, 21° 38′ O (mapo) [+]
Alto 121 m [+]
Areo 461,66 km² (46 166 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Debrecen (Hungario)
Debrecen (Hungario)
DEC
Debrecen
Debrecen
Situo de Debrecen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Debrecen [+]
vdr
Universitato de Debrecen
Ĉefstrato de Debrecen (nun promenejo kun tramotrafiko)
Panoramo en Debrecen

Geografio redakti

Debrecen situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szolnok-Nyíregyháza, aŭtoŝoseo M3 estas proksime. La urbo (nomata Romo kalvinana) estas kultura, eduka centro de la regiono. La unuiĝintaj universitatoj de Debrecen (la unversitatoj kiel scienca, agrara, medicina ktp.) fondis la Debrecenan Universitaton.

La plej fama (jam internacia) evento de Debrecen estas la florkarnevalo ĉe la tago de Sankta-Stefano (20-a de aŭgusto).

En Debrecen ĉiam viglis la esperanta movado, tiel la nomo de la urbo iom esperantiĝis al Debreceno. La esperantigita nomo estis uzata en la nomo de la dumonata eldonaĵo Debrecena Bulteno, redaktite de Tibor Papp.

Pasinte ĝi estis la ĉefa urbo de la protestataj (kristanoj) en Hungario. Plu vidiĝas vasta kaj belega protestanta (kalvinana) templo, la tiel nomata Granda Preĝejo. Aliaj vidindaĵoj de la urbo estas Granda Parkarbaro, Kalvinana Kolegio, zooparko, boatlago, amuza parko, botanika ĝardeno, Muzeo Déri (kie oni povas rigardi la pentraĵojn de hungara pentristo Mihály Munkácsi), Kalvinana Pedagogia Altlernejo Ferenc Kölcsey, Debrecena Universitato, Hotelo Ora Virbovo, Kultur- kaj Konfernco-centro Ferenc Kölcsey, nova kaj malnova urbodomoj, Teatro Csokonai, sporthaloj, kuracbanejoj, naĝejo, moderna urbocentro, memortabulo al Zamenhof, diversaj monumentoj kaj publikaj skulptaĵoj ktp.

Historio de Debrecen redakti

 
Panoramo de Debrecen, centre estas kalvinana preĝejo

La areo jam estis loĝata ekde la bronza epoko, pli poste aperis la nomadaj popoloj kiaj skitoj, sarmatoj, hunoj, avaroj.

Malantaŭ Budapeŝto ĝi estas la dua plej multloĝata kaj plej granddimensia urbo de Hungario, la ŝtat-administrada rezidejo, ekonomia, instrua, kultura centro de la departemento. Loĝata loko jam en la Árpád-epoko, skriba fonto (Regeatrum /juĝo-diplomaro/ de Várad) la unuan fojon mencias gin en 1235. Fine de la 13-a jarcento kiel bien-centro de la familio DEBRECENI (DEBreceni) ĝi ekevoluis kaj ĝi estis levata je rango de foira urbo en 1361. Ĝian ekonomian bazon formis brutobredado, terkulturado kaj la longdistanca komerco havanta grandan trafikon, al kiu aliĝis vasta metia industrio. En ĝia historio grave rolis la reformacio disvastiĝinta en la 16-a jarcento. Ĝia loĝantaro konvertiĝis unue al la luterana, poste al la kalvinana religioj (1540). Péter Méliusz Juhász tie organizis la kalvinanan eklezion (1561-1562), kies centro ĝi estas eĉ nun, tial oni konas: "Kalvinana Romo". Sub la turka okupado ĝi akiris aŭtonomion, ja la urbo situas inter reĝa Hungarlando, Transilvanio kaj la Turka Imperio, tial la urbo pagis impostojn al la menciitaj partoj. Post la forpelo de la otomanoj ĝi fariĝis libera reĝa urbo en 1693, sed centrigaj, germanigaj, katolikigaj streboj de regantoj e1 la dinastio Habsburgoj malpliiĝis la aŭtonomion. Ĝis mezo de la 19-a jarcento la urbo gardis tutlandan signifon dank' al la Kalvinana Kolegio (fondata en 1538). Inter januaro kaj junio de 1849 Debrecen estis 1-a provizora rezidejo de la hungaraj registaro kaj parlamento. La 14-an de aprilo 1849 en Kalvinana grandpreĝejo (Debrecen) la hungara parlamento parlamento voĉdonis por proklami la sendependecon de Hungarlando. Sekve de la politika kompromiso ĝi fariĝis la rezidejo de departemento Hajdú-Bihar en 1876 kaj la strukturo de la loĝloko kun agrara karaktero transformiĝis konforme al gia nova ago-sfero. Elformiĝis ĝia institucia retaro, daŭre kreskiĝis la loĝantar-nombro (inter 1870 kaj 1910 kun 200 %!), kreakiĝis ankaŭ proporcio de la metiistoj kaj komercistoj, elkonstruiĝis ĝia urbo-karaktera loĝej-centro, kaj oni konstruis ankaŭ kelkajn fabrikojn (Vagon-riparejo de Hungaraj ŝtataj Fervojoj, Tabakfabriko, Bierofabriko, Muelejo "Stefano", Urba Presejo, Teksaĵ-fabriko, Salamo-fabriko "Vidoni", Medikament-fabriko "Rex", Fabriko de Feraj kaj Latunaj Mebloj).

En la 2-a mondmilito ĝi suferis pro gravaj damaĝoj. Fine de la milito tie ĉi kunsidis la Provizora Parlamento, ke tie ĉi funkciis la Provizora Nacia Kabineto (la 22-an de decembro 1944). La Batalo de Debrecen, nomita de la Ruĝa Armeo Debrecena Ofensiva Operaco, estis batalo okazinta de la 6a ĝis la 29a de oktobro 1944 en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. La germanoj suferis ĉirkaŭ 15 000 perdojn enkalkulinte mortintojn kaj vunditojn, dum hungaroj perdis ĉirkaŭ 20 000 same enkalkulinte mortintojn kaj vunditojn. De la alia flanko oni perdis preskaŭ duoble: 19 713 sovetaj mortintoj aŭ malaperintoj kaj 64 297 vunditoj kaj rumanoj ĉirkaŭ 33 500 mortintojn kaj vunditojn.

Post la milito, en reorganizita ŝtat-administrada sistemo ĝi fariĝis la rezidejo de la departemento Hajdú-Bihar en 1950. La urbo-evoluiga programo komencita inter 1950 kaj 1954 rezultigis karakter-formajn ŝanĝojn. La novaj industriaj instalaĵoj (Medikament-fabriko BIOGAL, Lagro-fabriko, Fabriko de Medicinaj Instrumentoj, Dom-fabriko, Konservaĵ-fabriko, Ŝu-fabriko), krome la modernigitaj, kompletigitaj fabrikoj faris la urbon signifa industria centro (Debrecen koncentras ĉirkaŭ 60 %-ojn de la induatriaj dungitoj en la departemento). Restis grava ankaŭ la instruado.

Krom la fama Kalvinana Kolegio (nun ĝi donas hejmon al la kalvinana kolegio, al la Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen kun la plej granda eklezia libraro de Hungario), Scienca Universitato Lajos Kossuth fondata en 1912, Medicina Universitato (memstara ekde 1950), Ekonomia Akademio (Debrecen) (fondata en 1868, Pedagogia Altlernejo (ekde 1856; sur altlerneja nivelo ekde 1976), Konstru-industria Teknika Altlernejo (1972), Artmuzika Altlernejo (1974. En Debrecen funkcias Tabak-esplora Institucio (pere de la disvolvo de Tabakprodukta Stacio, fondata en 1897; 1966). Nukleo-esplora Institucio de Hungara Scienca Akademio (1954), Sun-fizika Observatorio de HA (1958). Ĝiaj signifaj kulturaj institucioj: Teatro Csokonai (Debrecen) (1865), Muzeo "DÉRI" (1930), Muzeo "MEDGYESSY" (MEDdjesi; 1982), Kulturcentro Ferenc Kölcsey (1983). La historia pasinteco, vidindaĵoj, artmonumentoj de la urbo altiras signifan turismon. Parto de ĝia limo apartenas al la tre ofte vizitata Regionprotekta Distrikto Hortobágy, ankaŭ ĝia kuracbanejo kun termofonto 68-celsiusgrada en la Granda Arbaro akceptas multajn gastojn. Inter ĝiaj artmonumentoj la plej malnovaj estas la Kalvinana etpreĝejo (Debrecen) (1726) kaj la romkatolika Katedralo de Sankta Anna (Debrecen) (1746, baroka), la plej famaj estas Kalvinana Kolegio (1803 - 1816) kaj la jam menciita Kalvinana Grandpreĝejo (1805 - 1821), klasikismaj konstruaĵoj projektitaj de Mihály PÉCHY.

Kronologie redakti

 
Hotelo en Debrecen
  • 1241. La loĝlokojn elformiĝintajn en la teritorio de Debrecen la tataroj certe pereigis.
  • 1271. La unua mencio de membroj de la bienula familio: "Debreceni Rophoin és Péter nemes urak" (Nobelaj sinjoroj Rophoin kaj Péter de Debrecen).
  • 1282. Sub iu bienulo de Debrecen, banuso Rophoin, komenciĝas elformiĝi la posta tiel nomata debrecena latifundio (bienaro).
  • Inter 1291 kaj 1294. Laŭ registro pri gren-dekona imposto al la episkoplando de Várad la tri kunbienuloj de la loĝloko: banusoj Rophoin, Dózsa kaj Péter (rofojn, doĵa).Dózsa estis kuzo de Rophoin,malproksima parenco de Péter.
  • Inter 1280-1300. Finkonstruiĝas la fortikigita nobeldomo, la posta "malnova fortikaĵo", en la teritorio de la nunaj stratoj Csapó (ĈApo'),Vár kaj Piac.

Inter 1297-1317. Imre (Emeriko), episkoRo el Várad, konsekris la preĝejon "Sankta Anna" de Debrecen.

  • 1299. Servutulojn de la debrecena komercisto, banuso Rophoin, hejmenvenantajn oni atakis ĉe Kakat (nun:Kunhegyes; KUNhedjeŝ) kaj forrrabis iliajn altvalorajn varojn.
  • 1311. Banuso Rophoin donacis siajn bienojn en la departemento Bihar al sia proksima parenco, Dózsa Debreceni (Dózsa de Debrecen), la banuso ne ordonis pri la bienparto en Debrecen.
  • 1316, fino de junio. Dózsa Debreceni, kiel ĉefa estro de la reĝa armeo, venkas la armeon de palatino Kopasz (kopas) en batalo apud la urbo, kiun partoprenis ankaŭ servutuloj el Debrecen.
  • 1318 Morto de banuso Rophoin; ankaŭ liaj bien-partoj en Debrecen estis ricevitaj de Dózsa.
  • La 4/5-a de majo 1320. Reĝo Karolo la 1-a (Hungario) restadis en Debrecen, tie ĉi li eldonis diplomojn.
  • 1322. Morto de palatino Dózsa; liajn bienojn en Debrecen heredis la filoj Jakab kaj Pál, la bienulo de eta parto en la loĝloko estas Péter kaj lia filo Jakab el alia linio familia.

Jakab Debreceni (Jakab de Debrecen) fondas monaĥejon por franciskanoj kontraŭ la bienula kastelo (sur la parcelo nro 13 en la strato Csapó).

  • Ĉirkaŭ 1323-1324. Dominikanoj perforte okupas la Preĝejon "Sankta Andreo". En *1326 je ordono de la papo oni redonis ĝin al la pastoro. Pri la dominikanoj alia indiko ne estas en la urbo.
  • La 11-15-a de oktobro 1325. Reĝo Karolo denove vizitas Debrecen-on, kie li eldonas diplomojn.
  • 1332. La diplomo de reĝo Karolo pri varo-haltiga privilegio al Nyírbátor, menciis ankaŭ "juĝistojn, asizanojn,'hospes'-ojn (enmigrintajn gastojn) kaj komercistojn" de Debrecen. Tio pruvas la fondiĝon de la konsilantaro.
  • La 5-a de majo 1429. La serba despoto Đurađ Branković konfirmas la rajtojn kaj privilegiojn.
  • La 19-a de julio 1433. La serba despoto Đurađ Branković permesas al la urbo Debrecen - baze de la privilegio ricevita de reĝo Sigismondo - pagi la jaran imposton kaj aliajn krompagojn, kutime pagatajn al la bienulo, per oraj forintoj kun aktuala valoro. Li permesas krome, ke en ia okazontaj proces-sferoj inter civitanoj, la urbo mem juĝadu, li signis kiel apelaciajn forumojn ia konsilantaron de la urbo Buda, la fisko-revizoron, kaj laste sin mem.
  • La 16-a de oktobro 1435. Reĝo Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) ordonas al la regnoklasoj, ke ili ne kuraĝu akuzi civitanojn de Debrecen antaŭ la urba tribunalo; ili ne rajtas juĝi ilin; ili ne kuraĝu preni kiel garantiaĵojn iliajn posedaĵojn, havaĵojn kaj varojn, per kiu ajn motivo.
  • Ekde 1446 aŭ 1450: La debrecena bienaro kaj la urbo estas ekposedata de János Hunyadi.
  • La 28-a de aŭgusto 1449: la peltistaj majstroj de Debrecen, ricevas privilegian diplomon de la debrecena ĉefjuĝisto Gergely MESZÁROS (gergej MEsa'roŝ).
  • La 31-a de jaruaro 1451. Gubernatoro János Hunyadi liberigas la urbon de la pago de "lucrum eamerae" (fiska profito).
  • La 9-a de marto 1458: Por la evouligo kaj plialtigo de la urbo, reĝo Matiaso la 1-a (Hungario) liberigas la civitanojn de Debrecen de la devo pagi fiskan imposton, pro multspecaj meritoj, kiujn ĝi montris al la reĝoj de la lando, krome al lia familio.
  • La 26-a de septembro 1459. Matiaso konfirmas la liberecon de la servutuloj ekloĝi en Debrecen.
  • La 8-a de oktobro 1466. Elizabeta, la patrino de reĝo Matiaso, je peto de civitanoj en Debrecen, donas al la urbo aranĝorajton por foiro daŭranta dek kvin tagojn ekde la tago de Paŭlo la Ermito (la 10-a de januaro).
  • La 12-a de aprilo 1470.Reĝo Matiaso permesas, ke la servutuloj serŝuldigintaj sin povu veni en Debrecen-on kaj tie ekloĝi.
  • La 27-a de majo 1472. Elizabeta, la patrino ĉe rego Matiaso, donacas testamento-rajton al la civitanoj de Debrecen.
  • La 25-a de maja 1475. Elizabeta, la patrino de reĝo Matiaso, permesas al la civitanoj de Debrecen, ke ili instalu trinktrogon por 13 brutoj okaze de foiroj, kaj ke 1-a urbo funkciigu kontrol-markitan pesilon.
  • La 3-a de julio 1477, Reĝo Matiaso prenis la varo-haltigan rajton de Nagyvárad (nun Oradea en Rumanio) kaj ĝin donacis al Debrecen.
  • La 27-an de septembro 1479. Elizabeta, la patrino de Matiaso konfirmas tiun privilegion de la civitanoj en Debrecen, ke ili rajtas libere transloĝiĝi kien ajn en la lando.
  • La 4-an de junio 1484. Reĝo Matiaso liberigas la loĝantaron de la civito Debrecen el sub la ŝarĝo de ĉiaspeca persona kaj poseda imposto kaj li permeeas, ke la debrecenanoj vendu la salon aĉetitan de la fisko.
  • La 11-a de novembro. Reĝo Matiaso donacas la debrecenan bienaron al sia filo, János CORVIN (Johano Korvin).
  • La 25-a de marto 1485. La unua konata incendio okazis en la urbo. La suda kaj orienta urbopartoj pereas.
  • La 3-a de novembro 1492, Johano Korvin konfirmas ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de Debrecen, kiujn ĝi ricevis de reĝo Matiaso.

1492-1493. Johano Korvin donas Debrecenon kiel garantiaĵon al Imre DERENCSÉNI (DErenĉe'ni) kaj Márk HORVÁTH (HORvat').

  • La 21-a de julio 1494. Reĝo Ladislao la Dua donacas sendoganecon validan por 18 tuta teritorio de la lando al la civitanoj kaj loĝantoj de Debrecen.
  • La 9-a de oktobro 1494. Je plendo de la urbo Debrecen Johano Korvin ordonas a1 la civitanoj kaj servutuloj en la loĝloko Sziget (siget), ke ili ne aŭdacu priplugi la poŝtokampojn en la bienoj de Sziget kaj Elep.
  • La 16-a de majo 1500. Volante kreskigi la loĝantaron de Debrecen, Johano Korvin ordonas, ke ĉiuj loĝantoj enloĝiĝantaj el provincoj, kiuj ekloĝas en forlasitaj domoj, estas liberaj

pri pago de ĉiaspecaj ordinaraj kaj eksterordinaraj kotizoj dum ses jaroj kaj se ili ekloĝas en ĵus konstruitaj domoj - dum 12 jaroj.

  • La 23-an de septembro 1500. Reĝo Ladislao la 2-a (Hungario) konfirmas 1-a sendoganecon kaj juĝorajton super ĝiaj civitanoj de la urbo Debrecen.
  • La 27-a de septembro 1500. Johano Korvin ordonas al siaj bienaj oficistoj loĝantaj en Debrecen, ke ili ne aŭdacu juĝi, monpuni la loĝantojn de la urbo kaj akcepti apelaciojn senditajn al ili.
  • La 23-a de novembro 1500., Reĝo Ladislao la 2-a (Hungario), je plendo de Johano Korvin, ordonas al ĉiuj ĉiarangaj aristokratoj de la lando, ke ili ne aŭdacu malhelpi la transloĝiĝon en Debrecenon al la servutuloj kvitigintaj sin de ĉiaspecaj ŝuldoj al siaj bienuloj.
  • La 23-a de novembro. Ladislao la 2-a konfirmas la privilegian diplomon datitan la 2-an de aprilo 1405 de reĝo Sigismondo, kiu rilatis al la ĉirkaŭbaro de la urbo kaj pri ĝiaj propra juĝo-rajto kaj feŭda censo.
  • 1542. Parto de la urbanoj de Szeged fuĝantaj de la otoman-turkoj ekloĝas en Debrecen,
  • la 29-a de junio 1543. Je iniciato de Reĝo Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio) okazas kunveno de landparto en Debrecen. La reĝon reprezentas András BÁTHORI (ANDraŝ' BAtori), ĉefkapitano.
  • Septembro 1544. Georgo Fráter okazigas kunvenon de landparto en Debrecen.
  • La 7-a de junio 1545. Georgo Fráter okazigas guberniestran kunvenon por Transtisio en Debrecen.
  • La 20-a de septembro 1545. En la sinodo aranĝita en Erdőd la nova debrecena komunumo kiel religia komunumo apartigis sin de la roma katolika eklezio, akceptinte la hungaran kiel preĝolingvon.
  • La 12-an de septembro 1548.Reĝo Ferdinando donas sian bienparton en Debrecen al Gáspár SERÉDY (GASpar' ~Ĝre'di), kiel garantiaĵon.
  • La 9-a de septembro 1549. Izabela Jogajlido ordonas, ke ŝtataj kaj departementaj oficistoj observu la privilegiojn de Debrecen, donacitajn de reĝo Johano.
  • 1549. Komenciĝas en Debrecen la protestant-spirita agado de András DÉZSI (AnDraŝ' deĵi) kaj kalvinana pastro Balázs RADÁN/RÁDAI (BAlaĵ' RAdan'/RAdai.
  • 1550. Pli kaj pl multe da nobeloj transloĝiĝas en Debrecenon.
  • 1551, Márton Kálmáncsehi Sánta (KALmanĉehi ŝAnta) debrecena pastoro ekbatalas kontraŭ la restaĵoj de la katolikismo.
  • 1552. La katolikaj preĝejoj en Debrecen transdoniĝas en la posedon de la reformita eklezio.
    • Ĉesas la funkciado de la romkatolika eklezio en Debrecen. En Debrecen oni registris 1216 domojn - loĝantarnombro de la urbo estas proksimume 7-8 mil.
    • Bienulo János TÖRÖK; (janoŝ terek) konfirmas la administran kaj aŭtonomian regularon de la urbo Debrecen faritan la 24-an de aprilo 1552.
  • La 11-20-a de junio 1555. La. urbo estas ekregistrata en la "sanĝako" (distrikto) Szolnok, sed regado-imposton pagas ankoraŭ al la paŝao de Buda.
  • 1556. La unua mencio pri vitkulturo en Debrecen.
    • Reĝedzino Izabela Jogajlido kaj reĝo Johano Sigmundo komune konfirmas plurajn privilegiojn de la urbo Debrecen.
  • 1557. La unua mencio pri la arĝentista gildo.
  • 1558. Oni elektis Péter MÉLIUSZ JUHÁSZ-on. (MElius Juhas'), kiu luis 1-a protektadon de la bienulo János TÖRÖK (jaro tcrclt), kiel pastoro de Debrecen.
    • Incendio kaŭzenta grandnajn damaĝojn okazis en la suda urboparto.
  • Januaro 1561. La fondinto de presejo en Magyaróvár kaj Kassa (nun Koŝice en Slovakio), Gál Huszár fondis presejon.
  • 1561, somere: oni ordonis Péter Méliusz Juhász episkopo
  • 9-a de junio 1561: Reĝo Johano Sigmundo ordonis, ke la nobeloj transloĝiĝintaj Debrecen-on pagu imposton.
  • 30-a de novembro 1561: oni anoncas kontraŭ ARANY Tamás antitriniaran instruon, Péter MÉLIUS JUHÁSZ publike diskutas.
  • armitoj de György BUBEK pribruligis kaj prirabis Debrecen-on.
  • 1562: okaze de paskaj foiroj, turkoj ŝtelakiradis en Debrecen.
  • La morto de TÖRÖK János. En tiu ĉi jaro ĉesis la senpera interveno far bienuloj en la vivo de Debrecen.
  • Péter MÉLIUS JUHÁSZ kun helpe de György CZEGLÉDI kaj Gergely SZEGEDI pretigas la unuan hungaran konfesion sub la titolo „Confessio catholica”. Tiu ĉi verko aperis en Debrecen.
  • 18-a de julio 1563: Reĝo Johano Sigmundo konfirmas la rajton pri libera ekloĝo de la servutuloj en Debrecen.
  • 26-a de aprilo 1564: Balázs LITERÁTI. la ĉefjuĝisto de Debrecen, ordonas „pro konfuzaj kaj minacplenaj tempoj”, ke oni aranĝu la foirojn – ĝis tiam aranĝitajn sur stratoj – sur la placo antaŭ la urbodomo.

Septembro 1564: Tri incendioj pereigis en Debrecen. Dum la dua fajrego – la 6-an de septembro – forbruliĝis la domoj de la stratoj Csapó, Péterfia, Mester kaj Csemete. Forbruliĝis ankaŭ la Preĝejo „Sankta Andreo”- la nuna Granda Preĝejo kun la kolegio, malantaŭ ĝi. La rekonstruado de la preĝejo okazis nur en 1626.

  • 1564: trupoj de Menyhért BALASSA ruinigis kaj prirabis Debrecen-on.
  • 1565: Armitaj homoj de Antal SZÉKELY ruinigis, bruligis kaj prirabis Debrecen-on. Ruiniĝis ankaŭ la t.n. Malnova Kastelo.
  • 1566: Debrecen akiris defendodiplomon de Sulejman.
  • 1566-1570:La kalvinana eklezio konstruas preĝoĉambron el la ruinoj de la norda kapelo de la Preĝejo „Sankta Andreo”. Oni finkonstruas la novan paroĥejon kaj la urbodomon.
  • 24-26-an de februaro 1567: La debrecena sinagogo de la kalvinana kurso kunsidas.
  • 13-a de oktobro 1567: Per sia defendo-diplomo Johano Sigmundo sekurigas la impostan kaj doganan liberecon de la urbo.
  • 1567: tataroj (mongoloj) denove atakas Debrecen-on.
  • 28-a de majo 1568: Johano Sigmundo sekurigas la juĝorajton de la urbo super la nobeloj vivantaj en Debrecen, krom la apelacio al la pripersona tribunalo de la reĝo.
  • La 21-a de majo 1569. Reĝo Johano Sigmundo ordonas en la diplomo skribita al siaj oficiroj en Debrecen, ke la Granda Arbaro kaj la Arbaro de Apafa estas sub la protektado de la debrecenaj juĝistoj.
  • 1569-1570. Ribelo de György KARÁCSONY (djerdj KAra'ĉonj). La "nigrulon" oni ekzekutis en Debrecen.
  • 1570. La konsilantaro de la urbo limigas la tarifojn de 1-a ĉevojaj priservoj farotaj por afero de la urbo: al Transilvanio, Buda po 3 forintoj, al Szolnok (solnok), Kassa (kasŝa;nun Koŝice en Slovakio) po 1,50 forintoj, al Eger, Diósgyőr (DIoŝ'djer') po 1 forinto, al Tokaj kaj Ecsed (eĉed) po 50 denaroj.
  • 1576. Foiran reglamenton eldonas la urbo.
  • La 12-a de decembro 1577. Kristóf BÁTHORI (KRIŝtof' BAtori), kapitano de Várad, skribas leteron al la juĝisto de Debrecen, per kiu li ordonas teni la arbarojn en malpermesiteco, tiel sekurigante la lignon por konstruado je okazo de eventuala incendio.
  • 1577. Aperas la unua hungarlingva lernolibro de aritmetiko, titolita "Arithmetica".
  • 1580. Incendio pereigis. Forbrulis la urboparto sude de la stratoj Szent Anna (Sankta Anna) kaj Miklós (MIKloŝ'=Niko1ao)
  • La 22-a de oktobro 1582. Stefano Báthory, duko de Transilvanio, reĝo de Pollando, konfirmas la privilegiajn diplomojn donitajn antaŭe al Debrecen.
  • La 25-a de oktobro 1582. István BÁTHORY donas juran protekton al la loĝantaro de Debrecen kontraŭ hajdukoj kaj aliaj personoj. Li garantias la posedaĵojn de la civitanoj, la liberecon de la semajnaj kaj tutlandaj (naciaj) foiroj.
  • La 8-a de januaro 1583. István BÁTHORY ordonas, ke la nobeloj loĝantaj en la urbo partoprenu pagi komunajn impostojn.
  • La 30-a de marto 1583. Sigmundo Báthori, duko de Transilvanio, konvene al la praa jurpraktiko, donacas per diplomo al la civitanoj la arbarteritorion de Granda Arbaro kaj Apafa, krome 1-a teritorion de Máta.
  • La 25-a de majo 1583. Vin-venda rajto donita de István BÁTHORY.
  • La 15-a de decembro 1583. István BÁTHORY ordonas, ke la nobeloj vivantaj en Debrecen interdivide partoprenu pagi impostojn de la urbo.
  • 1585. Malsatego kaj pesto dekumas la loĝantojn.
  • La 25-a de oktobro 1588. István BÁTHORY rajtigas la urban magistraton persekuti kaj puni ĉiaspecajn kulpulojn en ĉia agosfero, inter ili ankaŭ la bovopelistojn, nomatajn hajdukoj.
  • 1588. Tiujare oni komencis skribi en la matrikulojn de Kalvinana Altlernejo. La unua enskribita studento: Johannes NOGHERI.
  • 1588. 0ni inaŭguras la akademian fakon de Kalvinana Kolegio.
  • 1590. La gildo de radfaristoj ricevas privilegio-diplomon.
  • La 22-a de merte 1593. Reĝo Rudolfo sekurigas sendoganecon por la produktoj manufakturitaj de metiistoj.
  • La 18-a de julio 1594. La popolo fuĝe serĉas rifuĝejon antaŭ tataraj (mongolaj) hordoj.
  • 1594. Tiom da akridoj invadas la kampojn de Debrecen, ke oni kanone pafadas ilin.
  • 1595. Tataroj (mongoloj) murdas senatanon Ferenc KABAY (KAbai).
  • 1595. Tamás Nádasdy apud Debrecen dispelas la armeon de bejo de Szolnok.
  • La 12-a de januaro 1598. Zsigmond (sigmundo) BÁTHORY (ĵigmond BAtori), princo de Transilvanio, malpermesas al la hajdukoj molestadi la loĝantaron.
  • La 5-a de februaro 1598. Reĝo Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio) konfirmas la antaŭajn privilegiojn de la urbo.
  • 1598-1602_ Debrecen kune kun Transilvanio estis prenita sub superregadon de Habsburgoj.
  • La 5-a de februaro 1599. Reĝo Rudolfo la Dua donas privilegi-diplomon al la gildo de sapfaristoj.
  • La 4-a de septembro 1599. Reĝo Rudolfo la Dua malpermesas ŝarĝi la loĝantaron per diversaj impostoj.
  • La 4-a de septembro 1599. Reĝo Rudolfo la Dua disponas al la ĉefa juĝisto ne restrikti la rajton de semajnaj foiroj aranĝataj sur grandaj stratoj, ĉar tio ofendas la interesojn de la urba publiko.
  • La komenco de la 18-a jarcento. Senatanoj Benedek GASPÁR (BEnedek GAŜpar') kaj Péter SZABÓ (SAbo') venkas la tataran armeon.
 
Lerneja konstruaĵo en Debrecen

Vicjuĝiston András IGNÁT-on (ANDraŝ' IGnat') murdigas la grandveziro. Senatanon Tamás SZAPPANOS TŐKÉSon (TAma&' SAPpanoŝ TEkeŝ') la tartaroj murdas, senatanon István OLÁH-on (ISTvan' ola') ili kuntrenis en kaptitecon.

  • La 10-a de marto 1603. Giorgio Basta, la imperiestra ĉefkapitano de Transilvanio, donas protekto-diplomon al Debrecen.
  • La 16-an de oktobro 1604. Stefano BOCSKAI avane de siaj hajduk-trupoj enmarŝas Debrecen-on.
  • 1604. La gildo de botistoj kaj ŝuistoj disduiĝas.
  • La 5-a de majo 1605. István BOCSKAI konfirmas 1-a ĝistiamajn privilegiajn de Debrecen.
  • La 6-a de majo 1605. István BOCSKAI permesas al la nobeloj vivantaj en Debrecen, ke anstataŭ persona insurekcio (militservo) ili donu certan nombron de soldatoj, aŭ ili elaĉetu la militservon per monsumo.
  • La 19-a de junio 1607. Zsigmond Rákóczi, duko de Transilvanio, konfirmas la situacion de la servutuloj.
  • 1609: La gildo de tanistoj ricevas privilegi-diplomon.
  • 1609.12.08.: Reĝo Matiaso la 1-a (Sankta Romia Imperio) en privilegia diplomo liberigas la urbon de la impostpagado
  • 1609.09.13.: duko Gabrielo Báthori donacas la dismon (dekonaĵon) de Szepes al la Kolegio.
  • 1613.06.24.: Gabrielo Báthori, duko de Transsilvanio, konfirmas la privilegiojn de Debrecen ĝis nun kaj li donas juran defendon al la komercistoj.
  • 1616.04.12.: Gabrielo Báthori, duko de Transsilvanio, konfirmas la posedan kaj personan liberecojn de la civitanoj de Debrecen.
  • 1617: Rabsoldatoj de la paŝao en Buda murdas konsilantanojn János TÚRI SZABÓ-on (Janoŝ Turi Sabo) kaj Lőrinc TÓTH-on (lerinc tot’)
  • 1619.09. :Aperas en Debrecen „Quarela Hungariae” (Plendo de Hungario) de Gabrielo Betlen, duko de Transsilvanio, latin- kaj hungarlingva problemaĵo konceptita de Péter ALVINCZI, pastro de la urbo Kassa. Debrecen estas privata bieno de la princo de Transsilvanio.
  • 1621.09-1622.01.: Grava pestokontaĝo pereigas en Debrecen. Pli ol dumil homoj mortas.
  • 1623: Incendio pereigas en Debrecen. LA urboparto ĉirkaŭ la strato Várad preskaŭ tute pereas, la fajrego ne indulgis eĉ ĉe la strato Csapó (ĈApo’)
  • 1624.03.14.: Gabrielo Betlen, duko de Transsilvanio invitas deputitojn de Debrecen al la parlamento en Gyulafehérvár. La urbon reprezentas la civitanoj György GARÁZDA (djerdj Garaz’da) kaj Ferenc ORMÁNKÖZI (Orman’kezi).
  • 1624: Refoje pereigas pestokontaĝo en la urbo.
  • 1625.09.22: Gabrielo Betlen, duko de Transsilvanio, konfirmas en sia letero datita en Várad la privilegidiplomojn donitajn al Debrecen en diversaj tempoj.
  • 1626.08.06.: Gabrielo Betlen, duko de Transsilvanio donacas 5.000 forintojn por la konstruado de la preĝejo Sankta Andreo.
  • 1628.11.26.: Rekonstruiĝis la preĝejo Sankta Andreo. Por la konsekro alvenas Debrecen-on Péter ALVINCZI, predikisto de Kass (nun Koŝice en Slovakio)
  • 1629.06.: Gabrielo Betlen kaj MURTÉZA, la paŝao de Buda restadas en Debrecen.
  • 1629.04.08.: En la parlamento en Gyulafehérvár (nun Alba Julia en Rumanio) la urbon Debrecen-on reprezentas la civitanoj István FEKETE kaj János MÉSZÁROS (janoŝ Mesa’roŝ)
  • 1631.03.: Laŭ enskribo de la urba notario „tiel moviĝis la tero, ke la sonorilegoj en turoj per si mem eksonoris, je tiemgo de la urba loĝantaro.

... Debrecen akiris la rangon libera reĝa urbo en 1693, sed ties parlamenta aprobo okazis nur en 1715.

Ekde 1849 Debrecen donis rifuĝejon al la Tutlanda Patrujdefenda Komisiono kaj al parlamentaj reprezentantoj. Karakteriza estas pri Kossuth-kulto (kosut), ke la nomon de Lajos Kossuth jene enskribis iu gardisto de urbopordo „Lajos Kossuth, Moseo de la madjaroj”.

La 14-an de aprilo 1849- en la parlamenta kunsido, pligrandiĝinta je amasmitingo – en la Granda Preĝejo oni proklamis la detronigon de la dinastio Habsburg. La Proklamo pi Sendependeco pliakrigis la pluan batalon. Unu el la akordoj antaŭ la armil-demeto ĉe Világos: la armeo de generalo József Nagy-Sándor suferas malvenkon kontraŭ la rusacara superforto.

La urbo iĝis departementa centro en 1876.

La Batalo de Debrecen, nomita de la Ruĝa Armeo Debrecena Ofensiva Operaco, estis batalo okazinta de la 6a ĝis la 29a de oktobro 1944 en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Debreceno estis kaptita de la rumanoj la 20an de oktobro, dum la sovetoj faris aliajn ofensivojn por prepari la vojon al la ĉefurbo Budapeŝto.

Fine de la Dua Mondmilito, la urbo estas denove okazejo por tutlanda evento: la 21-an de decembro 1944 en la oratoriejo de la Reformacia Kolegio kunsidas la Provizora Nacikunveno (Parlamento) kaj sekvatage oni elektas la Provizoran Nacian Registaron.

La urbon oni nomas ankaŭ Kalvinana Romo.

Blazono de Debrecen redakti

Debreceno, aperinta komence de la 13-a jarcento en skribaj fontoj, fandinta en si poste plurajn vilaĝojn, estis jam en 1361 komerc-urbo kaj samtempe signifa latifundia centro. Oni kalkulis ĝin al la departemento Bihar-o, sed ĉefe ekde la 16-a jarcento ĝi ricevadis tiajn faktajn, poste jurajn privilegiojn, kiuj donis al ĝi altgradan sendependecon. En 1693 ĝi fariĝis sidejo de la tiara organizita departemento Hajdú (hajdu:). Ĝia blazonbildo estas rekondukebla al eklezia motivo, kiu estis ofta en la mezepoko, kaj precipe ŝatata estis la figuro de Ŝafido de Dio en urbaj blazonoj, kiu aperis interalie en la blazonbildo de Bánffyhunyad ('banfihunjad; nun Huedin en Rumanio) kaj Szentendre ('sentendre). La unua versio konata de la blazono de Debreceno datiĝis en la aro 1560. La ŝtone ĉizita blazonbildo en ŝildo figuras ŝafidon, per sia levita piedo, antaŭa dekstra, ĝi tenas Paskostandardon- sian rigardon ĝi turnas malantaŭen. Pro la ofta figurado de Ágnus Dei (en la latina: Ŝafido de Dio) estis motivite kompletigi per specialaj markoj la Debreceno-blazonon, por kio dum la regado de Leopoldo la Unua - okaze de ĝia levo je rango libera reĝa civito - sin prezentis speciala eblo. En la fiam ricevita donac-diplomo oni registris la blazonon de Debreceno, uzatan eĉ nuntempe. En la malsupra triono de ŝildo havanta pinton malsupran, la ĉi-antaŭe priskribita ŝafido staras sur siaj piedoj maidekstra antaúa kaj la du malantaŭaj sur po unu malfermitaj libroj, en kampo kun tri terdorsoj, ĉirkaŭ ĝia kapo estas sankteco-gloro ore figurita. La du libroj estas aludoj al la du partoj de la Biblio, al la Malnova kaj Nova testamentoj, krome tio rimiĝas kun tiu rolo, kiun ludis Debreceno en la vivo de la hungarlanda protestantismo kaj ĝenerale en la kultura vivo. Malantaŭ la ŝafido troviĝas verda palmo en blua kampo, kiel aludo al la estiĝ-loko de la Biblio. Super la ŝildo situas ne fermita kasko kavalira, super ĝi troviĝas rangosigna krono el kies fajrolangoj leviĝas fenikso turnanta sian kapon heraldike maldekstren al homvizaĝa suno. Tiu ĉi kompletigo jam bone diferencigis la blazonon de la urbo disde aliaj figurajoj kun ŝafido. La fenikso en la mezepoko estis tia vivulo mita, kiu kapablis reviviĝi el sia cindro, tiel ĝia meto en la blazonbildon estis dediĉita simboli la kreoforton, la vivovolon de la multfoje pereigita, sed ĉiufoje reviviginta urbo. La prablazonon, revalidigitan antaú nelonge, zonas kasko-kovrilo regula konforme al reguloj heraldikaj, kiu havas heraldike dekstre arĝentan-ruĝan kolorojn, kaj maldekstre - bluan-oran.

Vidindaĵoj redakti

Religiaj vidindaĵoj redakti

Profanaj vidindaĵoj redakti

 
Ĉefa muzeo de Debrecen

Edukado redakti

Mineralakvoj redakti

Oni profitas mineralakvojn nomatan Ave (kiu havis medalon en Parizo okaze de Aqua Expo 2005), nomatan Csokonai, nomatan Lilla kaj nomatan Civis

Ĝemelurboj redakti

Renomaj personoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Debrecen.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Debrecen.

Famaj nomportantoj redakti

Esperanto redakti

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo en la urbo. En 1983 en Debrecen okazis la 39-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

Esperantistoj de la urbo redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti