Decebalo

Decebalo (latine Decebalus, rumane Decebal; regis 87-106) estis reĝo de dakiaj triboj.

VivoRedakti

Post la morto de la granda reĝo Berebisto, Dakio dividiĝis en kvar aŭ kvin malgrandajn ŝtatojn. Ĉi tiu situacio daŭris ĝis Diurpanneo direktis la konsolidiĝon de la kerno de Dakio ĉirkaŭ Sarmizegetusa, en la aktuala distrikto Hunedoara. Li reorganizis la armeon dakian en la jaro 85, kiam la dakoj komencis ataki la forte fortikigitan roman provincon de Moesia, situantan sude de Danubo en teritorioj kiuj nuntempe estas proksimume norde de Bulgario kaj nordoriento de Serbio.

En 87 Domiciano decidis sendi sian prefekton kaj estron de la Pretora gvardio, nome Cornelius Fuscus por puni kaj konkeri la dakojn kun kvin aŭ kvar legioj (inter ĉi tiuj la Legio 5a Alaudae), kiuj suferis embuskojn kaj estis venkitaj en Tapae (proksime de la aktuala Bucova). En la batalo pereis Fuscus mem. Estis post ĉi tiu venko kiam Diurpanneus (kiel ĝis tiam lin nomis la romianoj) ŝanĝis sian nomon al Decebal kies signifo estus: "Forta kiel dek (viroj)".

En 88 Tettius Iulianus sendis alian roman armeon, kiu estis denove venkita en la zono de Tapae; preskaŭ samtempe la ĝermanoj ribelis ĉe la limo de Renvs (Rejno) kaj por bremsi ilin la Romia Imperio devis elvojigi fortojn de Moesia, fortojn kiuj estis ĝis tiu momento komisiitaj subpremi la dakojn. Antaŭ tia cirkonstancaro la romianoj vidiĝis pelitaj aĉeti la pacon al la dakoj per la pago de gravaj monkvantoj en formo de impostoj. La romianoj devis eĉ sendi inĝenierojn kaj arkitektojn por plibeligi kaj fortikigi la ĉefurbon dakian en Sarmizegetusa (traktato de la jaro 89). La humiliga situacio por la romianoj daŭris ĝis la hispana Trajano aliris al la titolo de imperiestro en 98; ĉi tiu tuj ordonis serion de tre bone interkonsentitaj militaj kampanjoj kiuj ekspansiigis la Romian Imperion ĝis ĝia maksimuma etendo.

Decebalo estis ĉiukaze venkita en 101 kaj kaptita en 106, post kio li sin mortigis.