Decembro de 2007
Listo de aktualaĵoj aperintaj en decembro 2007:
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
30-a de decembro
redakti- Evakuitaj proksimume 14 mil personoj post la trovado de bombo je 500 kg. el la Dua Mondmilito ĉe Hannover (Germanio). Post kelkaj horoj la bombo estis malaktivita.
27-a de decembro
redakti- Mortis Benazir Bhutto pro murdatako.
- Nepalo: la Parlamento decidis forigon de la monarkio kaj starigi federan respublikon, finigante la 240 jaroj de registaroj de la heredantoj de Prithvi Narajan.
21-a de decembro
redakti- Tony Blair konvertiĝis oficiale al la katolikismo.
- Landoj Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio kaj Slovenio estis aldonitaj al la Ŝengena kontrakto - nun ili estas en spaco sen lima kontrolo en Eŭropa Unio.
19-a de decembro
redakti- Lee Myung-bak elektiĝis la venonta ĉefministro de Sud-Koreio.
18-a de decembro
redakti- La ukraina parlamento konfirmis la kandidatecon de Julija Timoŝenko kiel ĉefministro.
16-a de decembro
redakti15-a de decembro
redakti- Esperantistoj festas Zamenhofan Tagon.
13-a de decembro
redaktiŜtatestroj de la Eŭropa Unio subskribas la Traktaton de Lisbono
11-a de decembro
redakti- La unua dum la lastaj 56 jaroj trajno trairis la limon inter la Suda kaj Norda Koreio. La trajnoj itineras preskaŭ malplenaj, sed havas grandan simbolan signifon.
10-a de decembro
redakti- Cristina Fernández fariĝis prezidantino de Argentino en solena ceremonio. Ŝi gajnis la nacian baloton al la prezidanteco la 30-an de novembro.
2-a de decembro
redakti- Parlamentaj elektoj en Rusio. La elektojn gajnis la reganta partio "Unueca Rusio" (Jedinaja Rossija), por kiu voĉdonis 64,1% de la voĉdonintoj. La Komunista partio havis nur 11,6% de la voĉoj. Entute kvar partioj estos reprezentataj en la nova parlamento.