Decidaj Argumentoj
Libro verkita de Ludoviko Mimoo
Decidaj Argumentoj subtitolita Postparolo kaj studo pri la participoj, komplementaj al la verko Perfekteco de la Esperantaj Verboj estas verko de Ludoviko Mimoo (Lluís Mimó Epinalt) pri la uzado de la Esperantaj verboj. Ĝi estas komplemento de la libro Perfekteco de la Esperantaj Verboj de la sama aŭtoro. La 20-paĝa broŝuro estas eldonita en Sabadell (Barcelono) ĉe E. Moreno Medrano en la jaro 1963.
Decidaj Argumentoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ludoviko Mimoo | |
Eldonjaro | 1963 | |
Urbo | Sabadell-Barcelono | |
Eldoninto | E. Moreno Medrano | |
Paĝoj | 20 | |
Recenzoj
redakti
|
Bibliografio
redakti- H.A. de Hoog; D.B. Gregor; K. Kalocsay; S. La Colla; I. Lapenna, T. Nakamura (Teruo Mikami), T. Pumpr, J. Régulo, R. Schwartz; E. Sonnenfeld; G. Waringhien 1961 : La Zamenhofa Esperanto. Simpozio pri -ata/-ita, Stafeto, La Laguna, 338 p.
- Jung, Teo 1960 : La Kunmetitaj Verboformoj, Heroldo de Esperanto, Scheveningen, 56 p.
- Kalocsay, K. 1966 : Vojaĝo inter la Tempoj, Stafeto, La Laguna, 197 p.