Decido (Eŭropa Unio)

 :::Por la kutima uzo de la vorto, vidu paĝon "decido".

Laŭ la artikolo 249 (4-a alineo) de la traktato pri Eŭropa Komunumo, "Decido estas deviga en sia tuteco por tiuj, al kiuj ĝi estas adresita".

Decido estas akto por apliki la eŭropunian juron en unuopaj aferoj koncernantaj civitanon, societo aŭ ŝtaton.

Ecoj de decido redakti

Akto kun unuopa apliko redakti

Decido devigas nur la "individuoj", al kiu ĝi estas adresita: civitanoj, societoj, ŝtatoj.

Pli ofte la decidoj donas permeson. Sed ili povas ankaŭ doni punon: ekz. la Eŭropa Komisiono faras decidojn, kiu trudas punon al firmaoj pro troprofito de sia komerca superrego.

Akto deviga en sia tuteco redakti

Tio similigas decidon al reglamento, kaj malsimiligas ĝin de direktivo.

Akto rekte aplikenda redakti

Decido rekte efikas:

  • ĝi necesigas nenian enlandan transformon (male de direktivo);
  • ĝi donas rajtojn aŭ devojn rekte al sia aladresato.

Sciigo de decido redakti

Principe decido estas sendita al sia aladresato. Ĝi efektiviĝas ekde la tago, kiam ĝi estas ricevita.

Tamen ekzistas okazoj, kiam decido estas publikigita en la Oficiala Gazeto de Eŭropaj Komunumoj, nome: