Defendkirko Wipfra

La preĝejo kaj tombejo en Wipfra (germane: Wehrkirche Wipfra) prezentas ĝis hodiaŭ impreson de mezepoka Dia burgo. Ĝi fakte servis kiel defend-kirko.

La defend-kirko Wipfra

Preterveturantaj aŭtistoj vidas kirkon bone konservitan malantaŭ la iama tombeja murego. Aliro internen iam permesis nur eta pordeto ŝlosfermebla. Simile al aliaj vilaĝoj (ekz. Hausen, Reinsfeld) de la ĝis 2019 ekzistintaj komunumo Wipfratal la remparo konstruitis ne antaŭ la malfrua Mezepoko.

Priskribo redakti

La kirko mem estas eta halo kun duonronda apsido estiĝinte ĉ. la jaroj 1150/60. En 1969 malkovritis romanika murpentraĵo ĉe a volbo de la apsido kiu montras Kriston kiel juĝiston de la mondo kaj la kvar apokalipsajn trajtojn (latine: Maiestas Domini - majesteco de Dio).

Pro la starigo de la muro en la malfrua Mezepoko plialtigitis ankaŭ la preĝejo je du etaĝoj. Orielo ĉe la nove farita orienta gablo (nuntempe ankoraŭ oni vidas la truojn por la traboj kaj etan fendon) povis esti uzata ankaŭ kiel gvatteraso por protekti sin kontraŭ danĝeroj. La Kastelo Wipfra estis meze de la 1400 ankaŭ gastigejo por soldatoj. Tio eksplikas la fortikigon de la komplekso.

Post la Reformacio la interno ŝanĝitis laŭ la novaj protestantaj bezonoj. Ĝi ricevis en 1667/68 barelvolbon el ligno, galeriojn kaj pli grandajn fenestrojn. Tiam oni kovris pentraĵojn de la paradizo de nekonata pentristo el 1600 ĉe la orienta flanko. Ĝi malkovritis antaŭ malmultaj jaroj (en 2001). Ĝi montras pejzaĝon kun diversaj bestoj kaj kreskaĵoj kiel ankaŭ la de super natura grando estantaj figuroj de Adamo kaj Eva. Ties nudeco kaŭzis eĉ surpentradon en la jaro 1810-a pro maldeco de la bildo enkirke. La anatomio de la figuroj estas bonege videbla kaj unikaĵo. En tiu ĉi tempo faritis ankaŭ la ambono, artiste mirinda verko pro la samtempa uzo de klasikismaj kaj novgotikaj formoj. En la superkronanta predikeja tegmento troviĝas i.a. la simbolo de la Sankta Triunuo kiel ankaŭ la torturinstrumentojn de la krucumota Kristo.

En 2004 ĉiuj restaŭradlaboroj malekis kaj la kirko solene rekonsekritis. La sonorilo estas de 1682, la baptopelvo de 1596. La preĝejo apartenas al la eklezia komunaro Neuroda. Ekde 2007 oni montras ankaŭ 24 restaŭristajn pentraĵojn kiuj troviĝis sur la galerioj.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 285

Eksteraj ligiloj redakti