Dei delitti e delle pene

Pri la krimoj kaj la punoj (Dei delitti e delle pene [ˈdei deˈlitti e ˈdelle ˈpeːne]) estas eseo pri juro verkita de la itala Cesare Beccaria en 1764. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la libroj plej influaj sur la reformo de la eŭropa kriminala juro en la spirito de Klerismo.[1][2]

Dei delitti e delle pene
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Cesare Beccaria
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1764
Ĝenro eseo
vdr

La verko

redakti

Oni konsideras, ke la nuntempa aboliciisma movado estis iniciatita ekde la publikigo en Italio de la libro de Cesare Beccaria, en 1764.[3] Pere de tiu, Beccaria klopodis pruvi ne nur la maljustecon, sed la malutilon mem de la mortopuno kaj de la torturo el la vidpunkto de la sociala politiko. Beccaría same klarigis la karakteron krimgenerantan de la mortopuno aplikebla al deliktoj fakte malmulte gravaj: “La punoj devas esti proporciaj al la graveco de la deliktoj. Se ĉiuj punoj estas same rigoraj, la deliktuloj fifaros ĉiam la plej grandan delikton”. La 3an de Februaro 1766 la Katolika Eklezio kondamnis la libron kaj inkludis ĝin en la Index, nome la listo de la malpermesataj libroj. Tie ĝi restis ĝis la malapero de la listo mem en Junio 1966, fare de la Dua Vatikana koncilio.[4] Influita per la libro de Beccaría, Leopoldo de Habsburgo, fama klerisma monarko kaj estonta imperiestro de Aŭstrio, abolis la mortopunon en la tiam sendependa Grandduklando de Toskanio la 30an de Novembro 1786, post haltigi de facto la ekzekutojn (la lasta estis plenumita en 1769).

 
Cesare Beccaria (1738-1794).

Post la publikigo de iuj artikoloj temantaj ekonomion, Beccaria presigis (dekomence anonime) en 1764 la libron Dei delitti e delle pene (Pri la krimoj kaj la punoj), mallonga eseo kiu tamen trafis grandan ŝancon en tuta Eŭropo, kaj aparte en Francio, kie ricevis la entuziasman akcepton ĉe kompilistoj de la Encyclopédie, de Voltaire kaj de la plej prestiĝaj philosophes kiuj tradukis lian verkon al la franca lingvo. La francan version, fakte, faris André Morellet, abato kaj filozofo, kun notoj de Denis Diderot. Ĉiuj tiuj inteligentuloj konsideris la eseon vera kaj propra ĉefverko.[5] La verko estis metita en la Indekso de malpermesitaj libroj en 1767, eble pro la suspekto, ke la distingo inter peko kaj krimo allasu la konvinkon, ke la krimo povus esti senpeka.

Fundamentoj

redakti
  • Neniam estu la volo de la juĝisto, sed la leĝoj mem, kio povas starigi la punojn.
  • En la leĝoj devas esti fiksitaj detale kaj kompreneble la normoj de kunvivado. Ĉiu devas povi scii dekomence ĉu ties ago estas delikto aŭ ne, kaj kiuj estas precize ties konsekvencoj.
  • La punoj devas esti tiom malfortaj kaj humanaj kiom eblas se utilas al ties celo, kio estas ne damaĝi, sed malhelpi al deliktulo la faron de novaj deliktoj kaj persvadi aliulojn ne tion fari. Precize kontraŭ torturomortopuno, tro oftaj tiam, kiujn Beccaria konsideris neutilaj kaj damaĝaj.
  • Persvadas la civitanoj obei la leĝon ne la troa pezo de la puno, sed la senindulgeco de la justico. La punoj estu ne tro nehumanaj, sed aplikeblaj certe.
  • La torturo aplikata al akuzito estas abolenda, ĉar estas profito por la forta kulpulo kaj malprofito por la malforta senkulpulo.
  • La punoj devas esti proporciaj al la graveco de la deliktoj. Se ĉiuj estas same rigoraj, la deliktulo faros ĉiam la plej grandan delikton.
  • La nura valida mezuro de la graveco de delikto estas la grado de damaĝo farita al la socio.
  • La punoj devas esti egalaj por ĉiuj civitanoj, ĉu nobelaj ĉu plebanoj.
  • La leĝofara kaj juĝa povo devas esti separataj.
  • La interpretado de la leĝo ne korespondas al la juĝisto, sed al la leĝofaranto.
  • La puno kaj la delikto devas esti tiom proksimaj en la tempo kiel eblos, por ke tiu plenumu sian celon. Devos esti fiksitaj minimumaj limdatoj (kvankam sufiĉaj) por la prezentado de pruvoj, la juĝo kaj la aplikado de la puno.
  1. Cesare Beccaria, Tratado de los delitos y de las penas, Traduko al hispana fare de D. Juan Antonio de las Casas, eldono de 1774, Madrid, Eld. D. Joachin Ibarra, Impresor de Cámara de S.M.
  2. L'aventura del pensament. Guía de la Exposición referencial del Museu Valencià de la Il·lustració i de la Modernitat (MuVIM) Junio 2001, 62 pp.
  3. Cesare Beccaria (Milán, 1735-1794) Alirita la 5an de Decembro 2020 en Amnistia Catalunya.
  4. Veiga, Edison, Por qué la Iglesia católica decidió ahora rechazar la pena de muerte (y por qué no lo había hecho antes) Alirita la 5an de Decembro 2020, 3-a de Aŭgusto 2018 en BBC.
  5. vidu ekzemple, Voltaire, Commento al libro "Dei delitti e delle pene", en Grande antologia filosofica, vol. XIV, pp. 570-71

Eksteraj ligiloj

redakti